Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj






Areo enloĝata de la indiĝenaj vajuuoj, pli-malpli kongruante kun la ekoregiono.




Situo de la dezertoj kaj kserofitaroj en la mondo.


La gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la nord-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de Kolombio kaj Venezuelo.




Enhavo






  • 1 Priskribo


  • 2 Flaŭro


  • 3 Faŭno


  • 4 Minacoj kaj konservado


  • 5 Referencoj


  • 6 Bibliografio


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Eksteraj ligiloj





Priskribo |


La ekoregiono havas areon de 150 000 kvadrataj kilometroj en Gvaĥira Duoninsulo kaj en la regiono ĉirkaŭ la urbo Barankilo. Ĝi okupas Gvaĥiran Duoninsulon, la valon de Ranĉeria-Rivero, kaj Guaĥiran Distrikton, kovrante partojn de la nordorienta marbordo de Venezuelo.


La jara pluvofalo varias inter 125 kaj 1000 mm, kaj la averaĝa temperaturo estas 26 °C [1].


La valoj troviĝas en la pluvombro de la ĉirkaŭanta Makvira-Montaro (Serranía de Macuira), kiu atingas altitudon de 900 metroj. Tiu montaro kaptas iujn el la pasatoj, kaŭzanta nebulon. Grava turisma celo en la areo estas Cabo de la Vela.



Flaŭro |




Tipa pejzaĝo en Gvaĥira Duoninsulo.


La ekoregiono estas superregata de dornaj arboj kaj sukulentoj. Oftaj specioj ampleksas Acacia glomerosa, Bourreria cumanensis, Bulnesia arborea, Caesalpinia coriaria, Copaifera venezolana, Croton sp., Gyrocarpus americanus, Hyptis sp., Jacquinia pungens, Malpighia glabra, Myrospermum frutescens, Opuntia caribaea, Pereskia guamacho, Piptadenia flava, Prosopis juliflora, kaj Stenocereus griseus.


Arbaroj dominataj de Lonchocarpus punctatus ofte estas akompanataj de Bunchosia odorata kaj Ayenia magna. Aliaj arbaroj ekzistas en kiuj superregas Prosopis juliflora, Erythrina velutina kaj Clerodendron ternifolium. Varieco da plantokomunumoj ĉeestas kie du plantospecioj estas dominantaj. Ekzemploj estas : Astronium graveolensHandroanthus billbergii, Haematoxylum brasilettoMelochia tomentosa, Caesalpinia coriariaCordia curassavica, Bursera glabraCastela erecta, Vitex cymosaLibidibia coraria, Mimosa cabreraCordia curassavica, Bursera tomentosaBursera graveolens kaj Castela erectaParkinsonia praecox [1].



Faŭno |


La ekoregiono estas notinda por esti vivejo de granda populacio de la ruĝa flamengo (Phoenicopterus ruber), krom diverseco de birdoj kaj kiropteroj.



Minacoj kaj konservado |




Vajuua farmbieno.


La plimulto de Makvira-Montaro troviĝas ene de Nacia Parko Makvira. Apude troviĝas Naturrezervejo La Flamingoj kun surfaco de 80 da kvadrataj kilometroj, kiu estas centro de plantodiverseco por specioj de Hechtia, Salvia, kaj kakto. El la 2 700 specioj trovataj ene de ĝi, proksimume 30% estas endemiaj.



Referencoj |




  1. 1,01,1angle . Guajira-Barranquilla xeric scrub. Encyclopedia of Earth (2012-08-02). Alirita 2013-10-11.




Bibliografio |




  • hispane Martha Ligia Castellanos, Luis Carlos Pardo L. 2000 : Caracterización y primera aproximación a la determinación del índice de biodiversidad en los suelos de la cuenca del arroyo Mekijanao, Serranía de la Macuira, Alta Guajira. En: Juan Carlos Pérez (editor) X Congreso Nacional de la Ciencia del Suelo. Programa y resúmenes. El suelo un componente del medio natural, Medellín, Octubre 11 al 13 de 2000


  • hispane Edith González, Gabriel Guillot, Néstor Miranda, Diana Pombo (editores) 1990 : Perfil Ambiental de Colombia, Colciencias-Escala, Bogotá.



Vidu ankaŭ |



  • Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj

  • Konservada stato de ekoregiono



































Neotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj
NT1303 Atakama-Dezerto

Flag of Chile.svg Ĉilio
NT1304 Kaatingo

Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
NT1306 Kubaj kaktaroj
Flago-de-Kubo.svg Kubo
NT1308 Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj

Flago-de-Kolombio.svg Kolombio, Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo
NT1314 Sankt-lukaj kserofitaroj

Flago-de-Meksiko.svg Meksiko
NT1315 Seĉura-Dezerto

Flago-de-Argentino.svg Argentino, Flago-de-Peruo.svg Peruo
NT1316 Tehuakan-vala kserofitaro

Flago-de-Meksiko.svg Meksiko



Eksteraj ligiloj |
















Portala ikono Portalo pri Sudameriko
Portala ikono Portalo pri Biologio
Portala ikono Portalo pri Geografio




  • angle Ekoregiono NT1308 : Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj (WWF)


  • angle Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj (WWF-Wildworld)


  • angle Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo


  • angle Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj (The Encyclopedia of Earth)


  • angle Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj (Globalspecies)


  • angle Situo de la ekoregiono : tajpu Guajira-Barranquilla xeric scrub


11°N 74°W  /  11°N, 74°U / 11; -74 (Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj)







Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto