Fikho

Multi tool use
Fikho (arabe فقه fiqh, "la ekkono, la kompreno, la scio") estas la islama jura scienco kaj la kolekto de ĉiuj leĝoj prenitaj el la korano kaj la sunao. Se pri iu jura demando la korano kaj la sunao ne liveras informon, la fikho prenas leĝon el la decidoj de la islamaj juraj kleruloj, kiuj arabe nomiĝas Fukaha. Kontraste al la fikho, la ŝario estas la parto de la islama juro kiu laŭ la religia kompreno venas el rekta dia revelacio.
La atesto de la kunuloj de Muhammad, kiel ĝi estis paŝata tra ĉenoj de fidindaj rakontistoj (isnad), estis la bazo de disvolviĝinta islama tradicio. El la tradicioj (hadito) de la vivo de Muhammad kaj de liaj kunuloj eliras la islama vivmaniero (sunao), la kondutregularo (ŝario) kiun ĝi postulas kaj la jurfilozofio (fikho) laŭ kiu islamaj komunumoj estu regulataj.
Vidu ankaŭ |
- islamaj terminoj
Q Z25R8 P 3W0wLJktR6N0 HFpOLj7IviH NJwri RT0Q6RvnjiWu2bJzz4iRtL,mJd 5