Ĉeĥov-muzeo en Meliĥovo






foto de Meliĥovo farita en 2009


Ĉeĥov-muzeo en Meliĥovo (ruse Государственный литературно-мемориальный музей-заповедник А. П. Чехова в Мелихово) situas proksime de Ĉeĥov urbo, Moskva provinco, Rusio. Ĝia inaŭguro okazis la 29-an de junio 1944, danke al multaj klopodoj de gefratoj de la granda rusa verkisto Anton Pavloviĉ Ĉeĥov.






Ĉeĥov-muzeo en Meliĥovo (Moskva provinco)

DEC

Red pog.svg



Meliĥovo sur mapo de la Moskva provinco Koordinatoj: 55°07′00″N 37°39′00″O  /  55.116666666667°N, 37.65°O / 55.116666666667; 37.65 (Ĉeĥov-muzeo en Meliĥovo)



Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Muzeo


  • 3 Eksteraj ligiloj


  • 4 Vidu ankaŭ





Historio |


En 1892 reveninte al Moskvo post sia vojaĝo en Saĥaleno insulon Anton Ĉeĥov tre bezonis akiri oportunan loĝejon taŭgan por lia karaca praktiko kaj literatura verkado. Li sukcesis aĉeti vilaon kun vasta areo en



apudmoskva distrikto Lopasnja. Samjare li tien venis kune kun siaj gepatroj kaj gefratoj.




Ĉeĥov en Meliĥovo 1897


La bieno estis tute nearanĝita, tial oni multe konstruis novajn kabanojn, deponejojn, banejojn ktp. Ĉeĥov, kiel bienmastro kaj kuracisto, establis du ambulatoriojn kaj kvin separajn barakojn por ĥolermalsanuloj (tiam en Rusio okazis ĥolera epidemio). Krom du ĉiusemajnaj tagoj, kiam Ĉeĥov diagnozis pacientojn, li vizitis gemalsanulojn loĝantajn malproksime, kiuj ne povis pro sia malbona farto alveni en ambulatorion. Lian laborkampon konsistigis 26 vilaĝoj kun kelkaj miloj da loĝantoj. En Meliĥovo mem kaj ĉirkaŭe malriĉaj kamparanoj ricevis liajn senpagajn kuracan helpon, medikamentojn ka eĉ monon.


Multajn liajn fortojn deprenis filantropa agado: konstruado de tri lernejoj kun aĉeto de necesaj materialoj, aperigo kaj riparo de vojoj, konstruado de poŝtejo kun telegrafa aparato (tio estis raraĵo por tiama epoko) kaj fajrodeponejo, restaŭrado de loka preĝejo ktp.


Afableco kaj gastameco de la bienmastro estis tiel grandaj, ke iufoje oni devis aranĝi kromajn litojn por multenombraj vizitantoj. Ofte alvenis liaj amikoj: teatra reĝisoro Vladimir Nemiroviĉ-Danĉenko, raportisto Vladimir Giljarovskij, eldonisto Aleksej Suvorin, pentristoj Isako Levitan kaj Iosif Braz (lia portreto de Anton Ĉeĥov pentrita en 1898 troviĝas nun en Tretjakova galerio en Moskvo) k.a.


Anton Pavloviĉ mem loĝis en aparta malgranda alo, kies pacaj kaj kvietaj kondiĉoj taŭgis por verkado. Dum sep jaroj de lia loĝado en Meliĥovo aperis ĉ. liaj 40 verkoj, inter kiuj:




  • Ĉambro n-ro 6 (1892)


  • Rakonto de nekonata homo (1893)


  • Nigra monako (1894)


  • Virina reĝlando (1894)


  • Tri jaroj (1895)


  • Mia vivo (1896)


  • Laro (1896)


  • Onklo Vanja (1897)


  • Kamparanoj (1897)




  • Ĉeĥov-muzeo en Meliĥovo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Ĉeĥov-muzeo en Meliĥovo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Muzeo |


Nun funkcianta Ĉeĥov-muzeo konsistas el tri eksponejoj:



  • la cefa eksponejo troviĝas en la eksa bieno Meliĥovo;

  • la rekonstruita poŝtejo funkcianta ekde la 15-a de julio 1987 kun Ĉeĥov monumento, kiun faris skulptisto Miĥail Anikuŝin;

  • la muzeo-bieno "Lopasnja-Zaĉatjevskoje", en kiu loĝis Natalia Lanskaja vidvino de fama rusa verkisto Aleksandr Puŝkin kaj ties idoj.


Kvanto de eksponaĵoj kalkulas ĉ. 28 000.00 ekzempleroj, kiuj troviĝas en enaj eksponejoj, kies areo egalas 336.00 m2, en malkovritaj deponejoj (188.00 m2) kaj eksteraj parkoj (6.00 hektaroj). En la muzeo laboras 135 specialistoj, kiuj ĉiujare prezentas tieajn eksponaĵojn al 80 000.00 vizitantoj.


En la muzeo ofte okazas literaturaj kunsidoj kaj teatraĵoj, ekskursioj tra la parko, kie oni povas kvazaŭ profundiĝi en tiaman medion kontribuantan al Anton Ĉeĥov verki.



Eksteraj ligiloj |




  • [1] oficiala retejo de la muzeo ruse, angle


  • [2] virtuala ekskurso ruse


  • [3] literatura kariero ruse


  • [4] teksto kaj video angle



Vidu ankaŭ |


Ĉeĥov-muzeo en Jalto







Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto