Chavannes-le-Chêne













































Chavannes-le-Chêne

Blazono de Chavannes-le-Chêne


Blazono de Chavannes-le-Chêne

Chavannes-le-Chêne


Chavannes-le-Chêne
Kantono
Vaŭdo
Distrikto
Vaŭda Nordĵuraso

Koordinatoj 

46°46′37″N 6°46′41″O  /  46.77694°N, 6.77806°O / 46.77694; 6.77806 (Chavannes-le-Chêne)Koordinatoj: 46°46′37″N 6°46′41″O  /  46.77694°N, 6.77806°O / 46.77694; 6.77806 (Chavannes-le-Chêne)
Nombro de enloĝantoj
260
Areo
3,98 km²
Alteco
660 m super marnivelo
Poŝtkodo
1464
Komunumkodo
5907

Mapo de Chavannes-le-Chêne


Mapo de Chavannes-le-Chêne







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Chavannes-le-Chêne estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 260 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.



Geografio |


La komunumo Chavannes-le-Chêne situas proksimume 5 kilometrojn sude de la Lago de Neŭŝatelo en la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando ĉe la limo al Kantono Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Chavanes-le-Chêne kaj la setlejo La Ruchille, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,98 km², de kiuj 19,7estas kovritaj de arbaro, 83,0% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Chavannes-le-Chêne limas en nordo kaj nordoriento al Murist (FR), en sudoriento al Treytorrens, en sudo al Champtauroz, en sudokcidento al Chêne-Pâquier, en okcidento al Molondin, kaj en sudokcidento al Rovray.



Trafiko |


La komunumo Chavannes-le-Chêne situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas konekta vojo de Chêne-Paquier al Rovray. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas nur 1 kilometron norde de la komunumo, situas en Estavayer-le-Lac kaj Yverdon-les-Bains. Pere de poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Yvonand la komunumo ests konektita al la publika transportreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Chavannes-le-Chêne datiĝas el la jaro 1334 kiel Chavanes. En Chavannes-le-Chêne jam ekzistis setlejoj en neolitiko kaj en la frua mezepoko. Chavannes-le-Chêne apartenis dum mezepoko al la Senjorujo Saint-Martin-du-Chêne, kies administra centro ĝi estis ek de la 16-a jarcento. Post la konkero de Vaŭdo fare de Berno, Chavannes-le-Chêne estis atribuita al la Kamparvoktejo Yverdon.[3]



Vidu ankaŭ |


  • Aliaj lokoj kun la nomo Chavannes


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Pierre-Yves Favez: Chavannes-le-Chêne en Historia Leksikono de Svislando (2003-12-19)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Chavannes-le-Chêne

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Chavannes-le-Chêne – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto