Kazanlako
Kazanlako | |
bulgare: Казанлък | |
Urbo | |
Placo „Sevtopolis“ - Kazanlako | |
Oficiala nomo: Казанлък | |
Kromnomo: La urbo de rozoj kaj trakiaj reĝoj | |
Lando | Bulgario |
---|---|
Duoninsulo | Balkano |
Provinco | Provinco Stara Zagora |
Historia regiono | Trakio |
Montaro | Balkana montaro |
Parto | Ŝipka |
Montopasejo | Ŝipka Montopasejo |
Situo | Kazanlako |
- alteco | 407 m s. m. |
- koordinatoj | 42°37′00″N 25°24′00″E / 42.616667°N, 25.4°O / 42.616667; 25.4 (Kazanlako) |
Areo | 36,067 km² (3 606,7 ha) |
Loĝantaro | 52 779 (15.12.2010) |
Denseco | 1 463,36 loĝ./km² |
Valo | Roza Valo |
Fondo | 1300 |
Urbestro | Stefan Damjanov |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OEST (UTC+3) |
Poŝtkodo | 6100 |
Tel. antaŭkodo | 0431 |
Aŭtokodoj | СТ (Сз) |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |
Nomo | Trakia tombo en Kazanlako |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
Jaro | 1979 (#3) |
Numero | 44 |
Regiono | Eŭropo |
Kriterioj | i, iii, iv |
Situo de la urbo enkadre de Bulgario | |
Vikimedia Komunejo: Kazanlak | |
Retpaĝo: www.kazanlak.bg | |
Kazanlako aŭ Kazanlak (bulgare Казанлък) estas urbo lokita en la geografia centro de Bulgario. Ĝi estas la 10a pli granda industria centro en Bulgario, kaj enhavas loĝantaron de 71,779 loĝantoj (en 2005). Kazanlako estas ĉefurbo de la fama Valo de Rozoj aŭ Roza Valo.
Enhavo
1 Historio
2 Kulturo
2.1 Esperanto en Kazanlak
3 Vidindaĵoj
4 Industrio
5 Famaj homoj
6 Bildaro
7 Notoj kaj referencoj
8 Eksteraj ligiloj
Historio |
La regiono ĉirkaŭ Kazanlako estis loĝata dum miloj da jaroj, kaj povas montri spurojn de civilizado tiom frue kiom ĝis la 20-a jarcento a.K..
En la 4a jarcento a.K., estis konstruita la eksterordinara Trakia Tombo de Kazanlako ĉe la antikva trakia ĉefurbo de Seŭtopolis kaj proksime de la urbo. Ĝi konsistas de volbita brikoverko simile al abelujo, nomata tolos, kaj enhavas, inter alia, pentritaj muroj kiuj respegulas trakiajn geedzojn ĉe funebra festo. La tombo estis deklarita Monda Heredaĵo de UNESCO en 1979.
La nuna urbo de Kazanlako estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1300 kiel parto de strategia nodo por protekti la trapasejon Ŝipka.
Kulturo |
La kultura centro de Kazanlako estas la Iskra Ĉitaliŝte, fondita en 1860. Ĝi enhavas bibliotekon, teatron, kinejon kaj muzeo. Tie okazis la unua bulgara opero, Siromahkinja.[1]
Esperanto en Kazanlak |
Tie, Nejko Ivanov kaj Lazar Njagulov propagandis Esperanton en la komenco de la 20-a jarcento.
En Kazanlako okazis kaj la kongreso de SAT en 1993 kaj same la kongreso de SAT aŭguste de 2008.
Vidindaĵoj |
La urbo kuŝas ĉe la orienta fino de la fama Roza Valo. Ĝi estas flankita de mezaltaj montoj en malaj flankoj, kaj estas specife mirinda en majo kiam la kamparo de rozoj burĝonas kaj la bonodoro estas nepriskribebla. La belelstaraj celebradoj de tiu burĝonado okazas en la unua semajno de junio. La tuta semajno plenplenas je diversaj okazaĵoj ĉiutage. Tiu semajno estas interesa ankaŭ pro tio, ke okazas parado de belulinoj kaj la lastan tagon de la celebrado estas elektata la plej bela knabino de la urbo. Oni nomigas ŝin "La Reĝino de la Rozoj". Laŭ la The Ultimate Visual Encyclopedia, Bulgario estas la plej granda liveranto de iu tipo de rozoleo en la mondo kaj la rozĝardenoj de Kazanlako estas la plej grandaj rozĝardenoj de la tuta mondo. Ĝi estas la ununura loko en la mondo kie povas kreski tiu tipo de rozo.
Industrio |
Elstara inter la industrio de Kazanlako estas Arsenal Corp. Fondita en 1924, ĝi produktas kaj disvolvigas ampleksan gamon de armiloj inkludante etajn armilojn (specife la modelon AK-47), kontraŭaaviadilajn misilojn kaj pezajn maŝinpafilojn. Estas ankaŭ en la urbo M+S Hydraulic kaj Kaproni LTD, produktantoj de hidraŭlikaj eroj.
Kazanlako havas tri tekstilajn fabrikojn, unu por lanaĵoj, dua por fadenoj de diversaj tipoj kaj la lasta por sintezaj materialoj. Krome kaj kompreneble Kazanlako havas fabrikon de rozoleo.
Famaj homoj |
Ĉudomir, verkisto
Emanuil Manolov, komponisto
Petko Stajnov, komponisto
Deĥko Uzunov, artisto
Svetla Ivanova, popkantistino
Elvira Georgieva, kantistino
Petko Orozov, filantropo, industriisto de rozoleo kaj noviganto
Bildaro |
gimnazio Cirilo kaj Metodo
fontano
jam neuzita moskeo
antikva traka tombo (kultura heredaĵo de Unesko): la planko, lito kaj kvar muroj estas ununura ŝtono, nur la tegmento estas dua
urba etnografia muzeo
ĉeĝardenaj balkonoj de la muzeo pli detale
muzeo Ĉudomir
la loka luterana kirko
Notoj kaj referencoj |
↑ http://www.chitalishte.bg/pageview.php?chitid=258&PHPSESSID=d027844a422afb71ebfd99c8dc90413b
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala gvidilo de Kazanlako
- Oficiala priskribo de UNESCO pri la tombo de Kazanlako
- Bulgara Mondheredaĵo
- Bildoj de Kazanlako
- Bildoj de Kazanlako
- Historio de Kazanlako