Vilaĝo Annenská Studánka situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, en suda elstaraĵo de distrikto Ústí nad Orlicí, 11 km sudokcidente de la urbo Lanškroun, 11 km sudoriente de la urbo Česká Třebová kaj 16 km norde de la urbo Svitavy. La vilaĝo situas ĉe la ŝoseo el Třebovice al Damníkov kaj apud la vilaĝo estas fervoja haltejo sur linio Třebovice - Moravská Třebová.
Al la komunumo apartenas vilaĝoj:
Anenská Studánka
Helvíkov
Enhavo
1Historio
2Memorindaĵoj
2.1Preĝejo
2.2Krucifikso
2.3Mastruma korto
2.4Kapelo
2.5Kapelo en Helvíkov
2.6Krucifikso en Helvíkov
3Bibliografio
Historio |
La unua skriba mencio pri vilaĝo Anenská Studánka, tiam nomata Kunžvald, estas el la jaro 1292, kiam ĝi apartenis al la monaĥejo Zbraslav. Pli poste, en la jaro 1356, tuta sinjorejo Lanškroun, al kiu la vilaĝo apartenis, fariĝis havaĵo de la episkopejo Litomyšl, poste ĝi estis havaĵo de familiaro Kostka el Postupice, sekve de Pernštejnoj kaj de Adam Hrzán el Harasov kaj post batalo apud Prago de Karel el Lichtenstein. Al tiu familiaro la sinjorejo apartenis ĝis nuligo de patrimonia reĝimo en la jaro 1850. En la jaro 1678 estis ĉe fonto de kuraca akvo sub la vilaĝo fondita banejo kaj en la jaro 1735 ĉi tie konstruigis posedantoj de la sinjorejo Lanškroun, Lichtenŝteinoj, kuracejan domon. Nuntempe estas en ĝi Instituto
por mense handikapitaj homoj. En la baneja areo estis en la duono de 19-a jarcento konstruita kapelo de Sankta Maria Helpantino, kiu estas ankaŭ pilgrimejo.
Memorindaĵoj |
Preĝejo |
Dominanto de la vilaĝo estas preĝejo de Sankta Laŭrenco, konstruita en la jaro 1907 sur loko de estinta preĝejo el la jaro 1607. Ekipaĵo de la preĝejo estas nuntempa. Sur flankaj altaroj estas statuaro Kalvario kaj statuoj de Sankta Laŭrenco kaj Sankta Bartolomeo el la dua duono de 18-a jarcento. Valora estas statuo de Madono el la komenco de 16-a jarcento.
Krucifikso |
Ĉe la preĝejo troviĝas ŝtona krucifikso sur soklo kun figura reliefo, datita 1776.
Mastruma korto |
Mastruma korto vidalvide al preĝejo estas duobla domo, meze kun pordego, super kiu estas jarnumero 1864. En gablo de la loĝdomo estas niĉo kun statuo de Sankta Floriano.
Kapelo |
Kapelo de Sankta Maria Helpantino super la kuracfontejo estas simpla oblonga konstruaĵo kun neornamita fronta pinjono kaj malferma antaŭĉambro kun forĝita rozvilina krado. En la antaŭĉambro estas valora malfrubaroka statuaro de Madono, datita 1738. En amaso da nuboj flugas anĝeloj portantaj sidantan statuon de Sankta Maria kun Jezuinfano. Apude estas Sankta Johano Nepomuka kaj surgenuanta diakono. Sur altaro en la kapelo estas bildo de J. Umlauf en rokoka kadro.
Kapelo en Helvíkov |
Meze de la vilaĝo estas tombejo kun kapelo de Ĉielenpreno de Sankta Maria el la jaro 1752. Ĝi estas baroka, oblonga kun duoncirkla fermo, volbita barele kun segmentoj kaj konĥo.
Krucifikso en Helvíkov |
Antaŭ la kapelo estas ŝtona krucifikso sur soklo kun figura reliefo. Datita ĝi estas 1800.
Bibliografio |
Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Alcázar de San Juan Flago Blazono Administrado Lando Hispanio Ŝtato Hispanio Regiono Kastilio-Manĉo Provinco Ciudad Real (Reĝurbo) Distrikto Kamparo de Sankta Johano Komarko Manĉa Centro Patrono Kronita Virgulino de la Rozario Poŝtkodo 13600 [+] Retpaĝaro [1] Politiko Loka registaro PP ( Popola Partio ) Urbestro Diego Ortega Abengózar Demografio Loĝantaro 29,693 (en 2 010) Loĝdenso 44,53 loĝ./km² Geografio Koordinatoj 39°23′25″N 3°12′20″U / 39.39028°N , 3.20556°U / 39.39028; -3.20556 ( Alcázar de San Juan ) Alto 644 m Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Areo 666.78 km² Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Horzono UTC+01:00 [+] DMS Alcázar de San Juan Alia projekto Vikimedia Komunejo Alcázar de San Juan [+] v • d • r Urbodomo Statuo de Cervantes Preĝejo de San...
Griza ansero Okcidenta griza ansero ( Anser anser anser ) Biologia klasado Regno: Bestoj Animalia Filumo: Ĥorduloj Chordata Klaso: Birdoj Aves Ordo: Anseroformaj Anseriformes Familio: Anasedoj Anatidae Genro: Ansero Dunomo Anser anser (Linnaeus, 1758) Konserva statuso Konserva statuso: Malplej zorgiga Subspecioj A. a. anser Okcidenta griza ansero A. a. rubrirostris Orienta griza ansero A. a. domesticus Endomigita ansero Aliaj Vikimediaj projektoj Sistematiko en Vikispecioj Komunejo pri Griza ansero v • d • r La Griza ansero ( Anser anser ) estas granda birdo (75–89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser . Ĝi estis en antaŭ-Linea tempo konata kiel Natura ansero ("Anser ferus"). Ĉefe tiu specio estas praulo de la Bredansero en Eŭropo kaj Nordameriko, iel ku...
He 51B de la Bulgara Aerarmeo He 51C de la 3/J 88 Adolf Galland -Legión Cóndor- en la Hispana Enlanda Milito. La Heinkel He 51 (He 51) estas biplana ĉasaviadilo de Heinkel, kiu servis en la Germana Aerarmeo (Luftwaffe) meze de la 1930-aj jaroj. La totala produktado de la He 51, en ĉiuj versioj, estas de ĉirkaŭ 800 aparatoj konstruitaj de Heinkel, Arado, Erla kaj Fieseler. Post malmulte da tempo la He 51 iĝis eksmodaj, kaj inter 1937 kaj 1938 ili estis retirataj de la Jagdgeschwader (ĉasaviadilgrupoj) de la Luftwaffe kaj estis uzataj nur por taskoj de trejnado dum granda parto de la Dua Mondmilito. La last versio laŭnombre grava estis la He 51C-1 , destinata al misioj de atako al grundo, por kio ĝi alportis ŝarĝeton de bomboj. This page is only for reference, If you need detailed information, please check here