Albert Austin
Albert Austin | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 13-an de decembro 1881 (1881-12-13) en Birmingham |
Morto | 17-an de aŭgusto 1953 (1953-08-17) (71-jara) en Norda Holivudo |
Tombo | Ferncliff Cemetery |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
Profesio | aktoro, reĝisoro, scenaristo, filmaktoro |
Lingvoj | angla lingvo |
Albert AUSTIN (1881-1953) estis angla aktoro, stelulo, reĝisoro, kaj scenaristo, fama ĉefe pro sia laboro en filmoj de Charlie Chaplin.
Li naskiĝis en Birmingham, Warwickshire, Anglio kaj estis artisto de music hall antaŭ foriri al Usono kun Chaplin, ambaŭ kiel membroj de la trupo de Fred Karno en 1910. Lia aspekto estas karakterizita pro pentrita liphararo kaj kolera konduto. Li formis parton de la aktoraro de Chaplin kaj ludis helpajn rolojn en multaj el liaj filmoj, ofte kiel kontrapunkto de la stelulo kaj laborante kiel helporeĝisoro.
Post la disvolvigo de sonkino, li ŝanĝis al scenaristado, reĝisorado, kaj aktorado, ĉefe en komediaj kurtoj. Inter aliaj, li helpis Chaplin en la disvolvigo de la intrigo de The Adventurer (1917). Tamen li aperis listigita kiel kunlaboranto nur unufoje, nome por City Lights.
Kiel aktoro, li aperis en komedioj de Chaplin por Mutual Film Corporation. Poste li havis du mallongajn, nelistigitajn rolojn en unu el la mutaj komedioj de Chaplin faritajn jam en la sonepoko, City Lights (1931). Austin aperis ankaŭ por mallonge (kiel taksiisto) en la komenco de la kurto de Chaplin nome One A.M..
Li aperis ankaŭ en filmoj kun Jackie Coogan kaj Mack Sennett.
Eble la plej konata apero de Austin estis en la kurto de Chaplin nome The Pawnshop (La lombardejo). Austin eniras en lombardejo kun alarmhorloĝo, cele al ties lombardado. Por establi la valoron de la horloĝo, Chaplin dissekcias ĝin. Austin montras gapon dum Chaplin iom post iom detruas lian horlogon, kaj poste redonas la peccojn reen al Austin.
Li havis la ĉefan rolon en la filmo de Mary Pickford nome Suds (1920), kie li kunstelulaj kiel kliento kiu lasas sian ĉemizon en ŝia lavejo. En tiu filmo li aperas sen sia komikista liphararo.
En siaj finaj jaroj li laboris kiel policano ĉe la studioj de Warner Brothers, laŭ la nekrologo de The New York Times.
Filmaro |
City Lights (1931) kiel strata bala/ŝtelisto
The Circus (1928) kiel klaŭno
The Gold Rush (1925) kiel orserĉisto
Pay Day (1922) kiel laboristo
The Kid (1921) kiel homo en ŝirmejo/aŭtoŝtelisto
Suds (1920) Horace Greensmith
The Professor (1919) homo en gastejaĉo
Shoulder Arms - usona soldato / senhara germana soldato / barbula germana soldato, kajsera ŝoforo (1918)
The Bond (1918) amiko
Triple Trouble (1918) homo
A Dog's Life (1918) ŝtelisto
The Adventurer (1917) servisto
The Immigrant (1917) kunmanĝanto
The Cure (1917) sanhelpanto
Easy Street (1917) pastro/policano
The Rink (1916) kuiristo/sketisto
Behind the Screen (1916) sceneŝanĝisto
The Pawnshop (1916) kliento kun horloĝo
The Count (1916) alta gasto
One A.M. (1916) taksiisto
The Vagabond (1916) trombonisto
The Fireman (1916) fajrobrigadisto
The Floorwalker (1916) vendejisto
Referencoj |
The New York Times obituary, August 19, 1953 (accessed via http://select.nytimes.com, 10a de Novembro, 2008)- Charlie Chaplin's Collaborators, British Film Institute, alirita Nov. 10a, 2008
Eksteraj ligiloj |
- Verkoj de aŭ pri Albert Austin ĉe Internet Archive [1] Alirita la 2an de Septembro 2018
Albert Austin en la Interreta filma datumbazo (angle)