Taĝika Teknika Universitato Muhamed Osimi

































Taĝika Teknika Universitato Muhamed Osimi

Донишгоҳи техникии Тоҷикистон ба номи М.С. Осимӣ

Fondojaro

6-a de januaro 1956

Rektoro
A. A. Abdurasulov

Kvanto de studentoj
11 000

Situas en

Duŝanbeo, Taĝikio

Jura adreso
prospekto de akademianoj Raĝabovoj, 4

Oficiala paĝaro

http://www.ttu.tj/ taĝike, angle, ruse







v  d  r


Information icon.svg



Taĝika Teknika Universitato Muhamed Osimi (taĝike Донишгоҳи техникии Тоҷикистон ба номи М.С. Осимӣ) estas la altlernejo, situanta en Duŝanbeo (Taĝikio). En la universitato en 10 fakultatoj okazas instruado pri 55 fakoj. Kvanto de la studentoj superas 11 mil, ilin instruas ĉirkaŭ 500 instruistoj el 50 katedroj (2012). Funkcias ĉeesta kaj malĉeesta instruado. Rektoro de la universitato estas kandidato pri fiziko-matematikaj sciencoj, profesoro A. A. Abdurasulov.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Strukturo


  • 3 Esperanto


  • 4 Referencoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Historio |


La altlernejo estis fondita de la ordono de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio la 6-an de januaro 1956 kiel la Politeknika instituto. En 1961 ĝi estis alinomita al la Taĝika Politeknika instituto. En aprilo de 1992 ĝi estis transformita al la Taĝika Teknika universitato. En 1997 laŭ la ordono de la Konsilio de Ministroj de Taĝikio la universitato ricevis la nomon de la unua ĝia rektoro, akademiano de la Akademio de Sciencoj de Taĝikio Muĥamaĝan Osimi. Unue estis fonditaj tri fakultatoj (energia, teknologia, konstrua) en kiuj ĉirkaŭ 200 studantoj studis pri 8 fakoj.


En 1980 en Ĥuĝando estis fondita la filio de la tiama instituto. En 2010 ĝi iĝis la memstara filio pri la universitato.


Ekde 1996-1997 en la strukturon de la universitato eniras la tri kolegioj: Teknika kaj Konstrua kolegioj en Duŝanbeo; Politeknika kolegio en Kurgontepa.[1] En 1996 en la universitato estis malfermita la fakultato pri la inĝeniera entreprenado kaj administrado. En 2005 aperis la fakultato pri informteknologioj kaj komunikado.


Entute la universitaton jam finis pli ol 45 mil studantoj.[2]



Strukturo |


La universitato konsistas el 10 fakultatoj:


• Energia;


• Informteknologioj kaj komunikado;


• Mekanika-teknologia;


• Arkitekta-konstrua;


• Transporta;


• Administrado de transporto;


• Kemia teknologio kaj metalurgio;


• Inĝeniera entreprenado kaj administrado[2].




Parto de la universitato estas ankaŭ:


• filio en Ĥuĝando;


• la Teknika kolegio en Duŝanbeo;


• la Konstrua kolegio en Duŝanbeo;


• la Politeknika kolegio en Kurgontepa;


• la Centro de la distanca instruado kaj profesia aldonlernado;


• preparkursoj por abiturientoj.




La instruado okazas pri 8 fakoj:


• Elektroprovizado al industriaj entreprenoj kaj aparatoj;


• Industria energio;


• Primara prilaboro de fibromaterialoj;


• Mekanika teknologio de fibromaterialoj;


• Industria kaj civila konstruado;


• Produktado de ŝtalbetonaj konstruaĵoj kaj aĵoj;


• Ekspluatado de la aŭtomobila transporto.



Esperanto |


La universitaton finis en 1986 fama esperanto-verkistino Lena Karpunina.



Referencoj |





  1. Таджикский технический университет имени М.С. Осими (ruse). Высшие учебные заведения стран СНГ. Arkivita el la originalo je 2013-11-07. Alirita 2013-11-07.

  2. 2,02,1Людмила ДубининаВ ТТУ СОСТОЯЛСЯ 50-ЫЙ ВЫПУСК СПЕЦИАЛИСТОВ НАРОДНОГО ХОЗЯЙСТВА (ruse). ХОВАР: Национальное информационное агентство Таджикистана. Arkivita el la originalo je 2013-11-07. Alirita 2013-11-07.




Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo


  • Таджикский технический Университет им. акад. М. С. Осими ruse




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto