Respubliko Krimeo
Respubliko Krimeo | |||
ruse Республика Крым, ukraine Республіка Крим, krime-tatare Qırım Cumhuriyeti | |||
respubliko | |||
La kasteleto "Hirunda nesto" - neoficiala emblemo de Krimeo | |||
| |||
Oficiala nomo: Республика Крым | |||
Deveno de nomo: El tjurka qırım ("nia monteto") | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Historiaj regionoj | 5 - Ora Hordo - Krimea Ĥanlando - Kieva Regno - Princlando Teodoro - Ukrainio | ||
Montaro | Krimea montaro | ||
Najbaras kun | 4 - Nigra Maro maro - Ĥersona provinco Ukrainio - Azova Maro maro - Sebastopola municipo parto de duoninsulo Krimeo, Rusio | ||
Antikvaj urboj | Ĥersoneso, Skita Napolo | ||
Grandaj urboj | 5 - Simferopolo - Kerĉo - Eŭpatorio - Teodozio - Jalto | ||
Ĉefurbo | Simferopolo | ||
Areo | 26 081 km² (2 608 100 ha) | ||
Loĝantaro | 1 973 185 (2007) | ||
Denseco | 75,66 loĝ./km² | ||
Fondita | 18-a de marto 2014 | ||
Ĉefministro | Sergeo Aksjonov | ||
Parlamentestro | Vladimiro Konstantinov | ||
Horzono | MSK (UTC+4) | ||
Telefona prefikso | +380 65 | ||
AKU | AK | ||
Himno | Himno de Krimeo | ||
Respubliko Krimeo (verde) sur la mapo de la Krimea duoninsulo | |||
Vikimedia Komunejo: Crimea | |||
Retpaĝo: www.rk.gov.ru | |||
Devizo: «Процветание в единстве» - «Prospero en unueco» |
Respubliko Krimeo (ruse Республика Крым, ukraine Республіка Крим, krime-tatare Qırım Cumhuriyeti) en 2014 deklariĝis respubliko de Rusio. Ĝi okupas ĉefan parton de Krimea duoninsulo (situanta en norda parto de Nigra maro) krom ĝia sudokcidenta parto okupata de Sebastopola municipo. Areo de la respubliko estas preskaŭ 26,2 mil km. La loĝantaro estas 2352581 homoj (laŭ infomo de jaro 2013). Ĉefurbo de Krimeo estas urbo Simferopolo. Foje oni nomas la respublikon simple Krimeo malgraŭ tio ne estas tute ĝusta. Ĝis 2014 Respubliko estis parto de Ukrainio kiel Aŭtonoma Respubliko Krimeo.
Ukrainio kaj plimulto de internacia komunumo trovis la anekson kontraŭleĝa kaj konsideras ĝin parto de Ukrainio kiel Aŭtonoma Respubliko Krimeo[1].
Enhavo
1 Deveno de la nomo
2 Historio
2.1 Antaŭhistorio
2.2 Respubliko Krimeo kiel parto de Rusio
3 Politika strukturo
4 Administra divido
5 Geografio
6 Ekonomio
7 Loĝantaro
8 Referencoj
9 Vidu ankaŭ
10 Eksteraj ligiloj
Deveno de la nomo |
Deveno de vorto Krimeo estas diskutata. Laŭ plej ofte citata versio ĝi devenas de nomo Qırım (malnova nomo por nuna urbo Starokrimo, iama ĉefurbo de Krimea provinco de Ora Hordo, tradukebla kiel "mia monteto").
Laŭ aliaj supozoj ĝi devenas de iu tjurka vorto signifanta remparo aŭ kavo aŭ simple tero. Iuj opinias nomon Krimeo rilata al helena κρημνός (kruta loko, ankaŭ nomo de iu teritorio en Skitujo), tamen tiu supozo ne estas tre verŝajna. Malnova nomo de Krimeo — Taŭrido (latine Taurica, helene Ταυρική) — devenas de nomo de antikva Krimea tribo.
Historio |
Antaŭhistorio |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Aŭtonoma Respubliko Krimeo.
Respubliko Krimeo kiel parto de Rusio |
Post revolucio en Ukrainio en 2014 Krimea parlamento decidis fari referendumon pri pliaŭtonomigo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo 16-an de marto 2014 por konfirmi aliĝon de Krimeo al Rusio.[2] Rilate al rezultoj de la referendumo 17-an de marto Krimea parlamento deklaris Respublikon Krimeo kaj petis Rusion por aliĝi. Dum sama tago prezidanto de Rusio Vladimir Putin agnoskis sendependencon de Respubliko Krimeo.[3]18-an de marto 2014 Vladimir Putin, krimea ĉefministro Sergej Aksjonov, urbestro de Sebastopolo Aleksej Ĉalij kaj prezidanto de krimea parlamento Vladimir Konstantinov subskribis konsenton pri aliĝo de Krimeo al Rusio[4]. 21-an de marto 2014 Vladimir Putin subskribis la leĝon pri ratifiko de la interkonsento laŭ kiu Krimeo kaj Sebastopolo aliĝas al Rusio.
Politika strukturo |
Krimeo estas parlamenta respubliko. Leĝodona povo apartenas al 100-kapa parlamento, Ŝtata Konsilio de Krimeo (ruse - Государственный Совет Крыма, Gosudarstvennyj Sovet Kryma). La ekzekutivo[Kontrolenda lingvaĵo] apartenas al kabineto de ministroj estrata de premiero. La premiero estas elektata fare de la parlamento. La ministroj estas enpostenigataj fare de Konsilio laŭ proponoj de premiero.
Administra divido |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Aŭtonoma Respubliko Krimeo.
La plej grandaj aŭ famaj urboj kaj loĝlokoj de Krimeo | ||
---|---|---|
Alupko | Aluŝto | Armjansko | Balaklavo | Baĥĉisarajo | Belogorsko | Ĉernomorsko | Gaspro | Gurzufo | Ĝankojo | Eŭpatorio | Foroso | Inkermano | Jalto | Kaĉo | Kerĉo | Koktebelo | Koreizo | Kirovsko | Krasnoperekopsko | Lenino | Livadio | Masandro | Nikito | Novosveto | Partenito | Sako | Sebastopolo | Simeizo | Simferopolo | Sovetsko | Starokrimo | Sudako | Teodozio |
Geografio |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Aŭtonoma Respubliko Krimeo.
Ekonomio |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Aŭtonoma Respubliko Krimeo.
Loĝantaro |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Aŭtonoma Respubliko Krimeo.
Sendependa sociologia esploro financita de kanada fondaĵo en januaro 2015 konstatis, ke post paso de pli ol duonjaro ekde la fakta aliĝo al Rusio plejparto de la loĝantoj (82%) daŭre subtenas la aliĝon de la regiono al Rusio[5]. La pridemanditoj nomis la armitan konflikton en Donbaso la plej zorgiga problemo (42%), ekonomiaj problemoj pro punrimedoj kontraŭ Rusio kaj speciale kontraŭ Krimeo[6] zorgigas 40%.
Referencoj |
↑ UN kondamnas la anekson de Krimeo
↑ Rusko už vítá nového člena federace, schválí zákon o začlenění částí cizích států (ĉeĥe). Novinky.cz (2014-03-06). Alirita 2014-03-210.
↑ Milenkovičová, Ivana. Krym vyhlásil nezávislost, Putin ji posvětil. Připojení k Rusku se blíží (ĉeĥe). iDnes.cz (2014-03-17). Alirita 2014-03-21.
↑ Ukraine crisis: Putin signs Russia-Crimea treaty (angle). BBC (2014-03-18). Alirita 2014-03-21.
↑ Исследование проведенное GfK Ukraine по заказу компании Berta Communications при поддержке Canada Fund for Local Initiatives для проекта Free Crimea (PDF)
↑ Крым в технологической блокаде („Krimeo en teknologia blokado“), Usono postulis de siaj kompanioj ne plu labori en Krimeo, kio kaŭzis rifuzojn de servoj interalie fare de Guglo
Vidu ankaŭ |
- Politika krizo en Ukrainio (2013-2014)
- Politika krizo en Krimeo (2014)
- Parolado de Putin pri Krimeo
- Kontraŭmilitaj protestoj en Rusio (2014)
Rezolucio 68/262 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj de marto 2014 pri la teritoria integreco de Ukrainio inkluzive de Krimeo
Eksteraj ligiloj |
Paĝaro de kabineto de ministroj de Krimeo (angle, ukraine, ruse kaj france)- Paĝaro de la supera konsilio de Krimeo
StopFake Ukrainio (senmaskigo de mensogoj pri la situacio en Krimeo) esperante
- Ruslingva paĝaro pri Krimeo
- Krimeo por rusianoj
- Krime-tatara paĝaro
- Krime-tatara paĝaro
Kirimtatar.Net - Historio de krime-tataroj, ilia kulturo kaj lingvo (Turke kaj krime-tatare)- La Ĥana palaco en Baĥĉisarajo
|