Akrobataĵo










Balanciĝado sur pendŝnuro




Balanciĝado sur pendŝnuro




Elisabetta Preziosa plenumante ekzercon sur la ekvilibrotrabo, ĉe la Olimpiko de 2012


Per akrobatado oni markas kutime aron da scioj, kiuj estas fonditaj sur eksterordinara korpa kapablo kunigita kun supermeza lerteco, iam kunigita ankaŭ kun porcio de kuraĝo. Tiuj ĉi personaj korpaj kapabloj estas poste eluzataj en kelkaj artistaj kaj neartistaj profesioj, plu poste en tereno de sporto.


Per akrobataĵo oni difinas la rilatantan malfacilan kaj ofte danĝeran gimnastikaĵon.




Enhavo






  • 1 Etimologio


  • 2 En sporto


  • 3 Arto


  • 4 Alia signifo de la vorto


  • 5 Referencoj


  • 6 Vidu ankaŭ





Etimologio |


La vorto devenas de la greka formo ακροβατώ „iri piedpinte“, el άκρος „pinta, alta“ kaj βαίνειν „iri“.[1].



En sporto |



  • natura parto de akrobata gimnastiko, kelkaj bazaj akrobataj elementoj estas uzataj ankaŭ en sporta gimnastiko

  • grava eco en plejmulto de disciplinoj de akrobata skiado

  • akrobatajn elementojn enhavas ekz. ankaŭ arta sketado

  • inter malmulte konataj sportoj apartenas konkursoj en akrobata rokenrolo, sporta aerobiko kaj simile

  • akrobataj elementoj taŭgas ekz. en rajdado

  • multajn aktobataĵojn uzas ankaŭ belrajdado sur biciklo


  • paraŝutismo kaj sporta flugado


  • montogrimpado kaj rokgrimpado

  • akrobatajn kapablojn postulas ekz. ankaŭ stangosalto en leĝera atletiko aŭ plonĝado el turo.



Arto |



  • tipe cirkaj aŭ varieteaj artistoj nomiĝas akrobatoj


  • filmstuntistoj

  • akrobataĵa masaĝo



Alia signifo de la vorto |


La vorto akrobataĵo estas uzata ankaŭ en sporta flugado dum akrobata aviado.



Referencoj |





  1. Inter alie laŭ Timo Brunke: Warum heißt das so? Ein Herkunftswörterbuch ("Kial estas tiu nomo? Etimologia vortaro"), germane, eldonejo Klett 2009




Vidu ankaŭ |




  • Kategorio Akrobataĵo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • cirko

  • varieteo

  • sporta gimnastiko

  • artistiko

  • arta sketado

  • stuntado

  • aerobatiko

  • akrojogo




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto