Rabindranath Tagore
Rabindranath Tagore | ||
---|---|---|
Rabindranath Tagore en 1909 | ||
Persona informo | ||
Plumnomo | Rabindranath Tagore | |
Vera nomo | Rabindranath Thakur | |
Dato de naskiĝo | 7-a de majo 1861 [#] | |
Loko de naskiĝo | Kolkato [#] | |
Dato de morto | 7-a de aŭgusto 1941 [#] | |
Loko de morto | Kolkato [#] | |
Okupoj | poeto, filozofo, muzikisto kaj pentristo | |
Aĝo je morto | 80 | |
Portalo pri Homoj | ||
|
Rabindranath TAGORE (realnome: Rabindranath THAKUR; bengale রবীন্দ্রনাথ ঠাকুর; ankaŭ Robindronath Tagor; naskiĝis la 6-an de majo 1861, mortis la 7-an de aŭgusto 1941) estis bengala poeto kaj filozofo, krome ankaŭ muzikisto kaj pentristo, tio estas tutfakulo kaj unu el ĉefaj kleruloj en Hindio fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj.
Li estas mondfame konata reprezentanto de la bengallingva literaturo de la 20-a jarcento, ankaŭ en propra lando tre populara. Tradukante parton el siaj verkoj al la angla lingvo, li kreis ponton inter la kulturoj de Azio kaj Eŭropo. Tagore, kiu interalie verkis kaj komponis la nacian himnon de Barato kaj Bangladeŝo, en la jaro 1913 gajnis la Premion Nobel de Literaturo kaj estis la unua neeŭropano kiu atingis tion. Li belege esprimis la spiritecon viŝnuisman de sia lando, samtempe per romantikecaj kaj tutmonde kompreneblaj vortoj, bildoj kaj sentoj.
Tagore enkondukis novajn proz- kaj verso-formojn kaj la uzadon de kolokva lingvaĵo en bengala literaturo, tiele liberigante ĝin el tradiciaj modeloj bazitaj sur klasika sanskrito. Li estis tre influa en enkondukado de tio plej bonkvalita el la hindia kulturo kun okcidento kaj inverse, kaj li estis ĝenerale konsiderita kiel elstara kreativa artisto de la moderna hindia subkontinento, kaj li estis tre rememorata en Barato kaj Bangladeŝo, same kiel ĉe Srilanko, Nepalo kaj Pakistano.[1][2][3]
Enhavo
1 Biografio
2 Kritiko de la brita klerig-kulturo
3 Specifeco de eduka proceso laŭ Tagore
4 Verkoj
5 En Esperanto aperis
6 Referencoj
7 Vidu ankaŭ
8 Eksteraj ligiloj
Biografio |
Li naskiĝis kaj vivis en tre riĉa familio de terposedantoj, kun tradicio de klereco kaj flegadoj kulturaj. Li mem malkovris la vivon de kamparanoj nur 35-jara, kiam li devis mastrumi la familiajn posedaĵojn anstataŭ sia patro.
Li grave malsaniĝis dum rondvojaĝo en 1926 en Vieno, sed li sukcese saniĝis en la hungara urbo Balatonfüred.
Li fondis universitaton laŭ siaj idealoj en Shantiniketan.
Kritiko de la brita klerig-kulturo |
Kategorioj, kiuj malebligas realigon de la eduk-idealo:
- manko de harmonio inter individueco kaj la socio (inter unuopulo kaj la universo)
- manko de harmonio inter individuo kaj la naturo
- fragmenta traktado de la homa persono
spirita mondo traktata kiel apartigita superkonstruo propra al la konscio de elito
- neglektas kaj malprofundigas la ekzisto-sencon de infano, malheredigas ĝin de la bezono senpere kontaktiĝi kun multoblaj formoj de la mondo kaj de la natura inklino kompreniĝi kun universalaĵoj
- dominado de kolektado de informoj, kie ĉio estis desupre planita kaj oni ne atendas de instruisto grandan krean invencion
- posedas sekan formon de sciencismo
- ne estas esenco de la vivo
- instruado ne atentas pri individueco de la infano
- praktikado de ekposedo de la infano en la nomo de ĝia "bono" kaj senigo de ĝia individueco, altrudo al la infano la mondon de plenkreskuloj kaj ties bezonoj
- troa fido al libroj – kiel vojo al supraĵa alproprigado de ideoj, senigita de sendependa pensado kaj supera volo
Specifeco de eduka proceso laŭ Tagore |
- Unuaplana emoci-estetika perceptado kaj intuicia kono antaŭ la scienca kono.
- Formigo de karaktero kaj de spirita vivo kaj sekve de tio estingo de la liberigo de viv-turmento; ekkonado de si, lernado de sinmoderigo, ekrego de avidemo kontraŭ riĉaĵoj kaj konuma sinteno, estimo en la infano ĝian bezonon de esprimado kaj esprimiĝo.
- Malkovro de la harmonio inter vero kaj belo; edukado pere de vero kaj por vero absoluta.
- Edukado devas kreski el naturaj kulturaj fundamentoj de la socio kaj direktiĝi al valoroj unuigantaj la baratan kulturon. Etika plano - konstruo de morala karaktero pere de aktiveco favoranta hejmecon kaj kunmastrumadon de la lernejo.
- Disvastigo de am-idealo - supera morala valoro favoras al pli profunda senpera rigardo en esencon de la homa naturo, pere de amo la homo multobligas sin mem (apogo je modeloj de malfermo kaj simpleco).
- Venkado de memlimigo, memperfektigado kaj scio pri supervenko de malfacilaĵoj pri ekkonado de vero pere de rezigno kaj natura inspirado el la vivoĝojo.
Instruo de humileco - protektas kontraŭ agresa interpretado de supozoj pri tio, kio estas bona kaj kontraŭ unuflanka identigo de krea laboro kun sukceso.
Virteco de la vivo - akcentado de enhavo kaj formoj, kiuj favorus disvolvon de konscia kultura identeco kaj scipovon de la krea kaj memstara solvado de sociaj problemoj.- Preno de ĝojo el instruado - kiel esprimo de spertado pri propra spirita vivo kaj kompreno, ke ekzistas harmonio inter ilia spirita vivo, vero kaj belo kaj la spirita vivo de aliaj personoj.
- Specifeco de la medio, en kiu devus okazi instruado - neŭtra sfero, en proksima kontakto kun la naturo, malproksime de setlejoj kaj de ne dezirataj eksteraj influoj perturbantaj kvieton de la lernantoj.
- Konsidero de diverseco de spertoj - de komunumo kaj soleco, aktivado kaj kontemplo (lernado pri memregado).
Verkoj |
En bengala
Poezio | |||
---|---|---|---|
* ভানুসিংহ ঠাকুরের পদাবলী | Bhānusiṃha Ṭhākurer Paḍāvalī | (Kantoj de Bhānusiṃha Ṭhākur) | 1884 |
* মানসী | Manasi | (La ideala) | 1890 |
* সোনার তরী | Sonar Tari | (La ora barko) | 1894 |
* গীতাঞ্জলি | Gitanjali | (Kantaj proponoj) | 1910 |
* গীতিমাল্য | Gitimalja | (Kantokrono) | 1914 |
* বলাকা | Balaka | (Gruflugoj) | 1916 |
Teatraĵoj | |||
* বাল্মিকী প্রতিভা | Valmiki-Pratibha | (La genio de Valmiki) | 1881 |
* বিসর্জন | Visarjan | (La ofero) | 1890 |
* রাজা | Raja | (La reĝo de la malhela ĉambro) | 1910 |
* ডাকঘর | Dak Ghar | (La poŝtoficejo) | 1912 |
* অচলায়তন | Aĉalajatan | (La nemovebla) | 1912 |
* মুক্তধারা | Muktadhara | (La akvofalo) | 1922 |
* রক্তকরবী | Raktakaravi | (Ruĝaj oleandroj) | 1926 |
Fikcio | |||
* নষ্টনীড় | Nastanirh | (La rompita nesto) | 1901 |
* গোরা | Gora | (Blondulo?) | 1910 |
* ঘরে বাইরে | Ghare Baire | (Hejmo kaj Mondo) | 1916 |
* যোগাযোগ | Jogajog | (Krucfluoj?) | 1929 |
Memoroj | |||
* জীবনস্মৃতি | Jivansmriti | (Miaj memoroj) | 1912 |
* ছেলেবেলা | Ĉhelebela | (Tagoj de mia junaĝo) | 1940 |
En angla
* Thought Relics | 1921[4] |
En Esperanto aperis |
La Kabulano (En: Orienta Almanako, 1913, tr. Irach J. Sorabji)
La ĝardenisto kaj la reĝino. Tradukis Kalocsay Kálmán. En: Literatura Mondo, novembro 1922, paĝo 22. En: Tutmonda Sonoro, 1981, paĝo 500.
La juna princo. Tradukis Kalocsay Kálmán. En: Literatura Mondo, novembro 1922, paĝo 33. En: Tutmonda Sonoro, 1981, paĝo 499.
Malsata ŝtono, sep rakontoj. Tradukis Lakshmiswar Sinha. Malmö 1961. 128 paĝoj. (Serio Oriento-Okcidento 1.)
Primico, poemoj. Tradukis Probal Daŝgupto. Kopenhago: TK, 1977. 114 paĝoj. (Stafeto, beletraj kajeroj 48.) ISBN 87-87089-04-1.
Nubo kaj suno. Tradukis Lakshmiswar Sinha. En: La lanternisto kaj aliaj noveloj, 1982, paĝoj 50–105.
Reveno de Khoka-Babu. Tradukis Lakshmiswar Sinha. En: La lanternisto kaj aliaj noveloj, 1982, paĝoj 106–125.
Karinjo, ĉu decas tiel? Poemo. El la bengala tradukis Probal Daŝgupto. En: Nova Esperanta krestomatio, 1991, paĝoj 448–449.
Konsekraĵo, poemo. Tradukis Probal Daŝgupto. En: Penseo 25, julio 1992.
Kanto de l' malvenko, poemo. Tradukis Roland Platteau. 2004.
Nokto, poemo. Tradukis Roland Platteau. 2004.- "La ora barko", poemo. Tradukis Probal Daŝgupto, 2011.
- "Kie la animo estas sentima", poemo. Tradukis Lakshmiswar Sinha, 1961.
- Robindronath Tagor: Kvar poemoj: Kanto 1; Kanto 2; Kanto 3; La ora barko (trad. Probal Daŝgupto), Beletra Almanako, nº 16, 2013.
- Robindronath Tagor: Poŝtoficejo, Beletra Almanako, n-ro 5.[5] kaj pri ties ludado en juda geto varsovia ankaŭ eseoj de Zofia Banet-Fornalowa nome De la morto al la senmorteco kaj Janusz Korczak kaj la Oriento. Enkonduke.[6]
Referencoj |
↑ Thompson 1926, pp. 27–28. Thompson, E. (1926), Rabindranath Tagore: Poet and Dramatist, Pierides Press, ISBN 978-1-4067-8927-0
↑ Tribute: ‘Tagore belongs to all South Asians’ – The Express Tribune
↑ Radhakrishnan, R. K., "Sri Lanka to release stamp on Tagore", The Hindu.
↑ Thought Relics|publisher=Internet Sacred Text Archive|url=http://www.sacred-texts.com/hin/tagore/tr/tr01.htm
↑ Robindronath Tagor: Poŝtoficejo, Beletra Almanako, n-ro 5, Junio 2009, Novjorko, paĝoj 99-121.
↑ Beletra Almanako, n-ro 5, Junio 2009, Novjorko, paĝoj 46-66 kaj 67-77 respektive.
Vidu ankaŭ |
- Bengalia Renesanco
Eksteraj ligiloj |
- Ĉefaspekto de Tagore en la paĝo de Nobel-premio
Analizoj
... and His India, The New York Review of Books
Ezra Pound: "Rabindranath Tagore", The Fortnightly Review
... Current Articles, Parabaas
... The Founder, Visva-Bharati University
Mary Lago Collection, Universitato de Misurio
Audiobooks
... kun Albert Einstein kaj H. G. Wells, School of Wisdom
Tekstoj
- Bichitra: Online Tagore Variorum
Texts ĉe Projekto Gutenberg
Registraĵoj el LibriVox
Paroladoj
- South Asian American Digital Archive (SAADA)
- SNLTR
- Tagore retejo
|