Johano Nepomuka
Johano Nepomuka naskiĝis ĉirkaŭ 1350 en okcidenta Bohemio, verŝajne en Nepomuk, kaj mortis la 20-an de marto 1393 en Prago. Li estis kristana sacerdoto kaj martiro, kredeble germandevena. En la ĉeĥa lingvo li nomiĝas Jan Nepomucký aŭ Jan z Pomuku.
Ek de 1389 li estis ĉefvikario. Elektante novan abaton de monaĥejo Kladruby li malrespektis la deziron de imperiestro Venceslao la 4-a kaj tiel provokis ties malfavoron. Li suferis torturadon kaj estis dronigita en Vultavo, laŭ tradicio enĵetita de la Karola Ponto en Prago.
Laŭ legendo la edzino de Venceslao pekokonfesis al Johano, kaj Venceslao volis devigi lin rompi la konfesan sekreton kaj mortigis lin post rifuzo. Ĉar Johano tiel estis martiro, papo Benedikto la 13-a sanktigis lin en 1729. Ofta atributo de Johano, trovebla en liaj statuoj, estas kruco; alia estas mano sur la buŝo kiel signo de sekreteco. Tiu historio estis menciita ekzemple en la Chronica regum Romanorum (kroniko de romiaj reĝoj) de Thomas Ebendorfer.
Pro tiuj du diversaj historioj pri la kaŭzo de la ekzekuto ekestis la ideo, ke eble temis pri du diversaj homoj sam- aŭ similnomaj.
Johano Nepomuka estas patrono de:
- Bohemio,
- la konfesprenantoj,
- la ŝipistoj kaj flosistoj,
- la muelistoj,
- la pontoj
kaj ĝenerale kontraŭ akvaj danĝeroj.
Statuoj liaj ofte troviĝas sur aŭ ĉe pontoj. La katolika eklezio festas lian nomon je la 16-a de majo.
Statuo de Johano Nepomuka sur la Karola Ponto en Prago
Statuo de Sankta Nepomuko en Ettlingen (Germanio)
Statuo de Johano Nepomuka en Bensheim (Germanio)
Statuo de Johano Nepomuka en ravino de Danubo
Statuo de Sankta Nepomuko en Vroclavo (Pollando)
La statuo de Sankta Nepomuko en Rybnik (Pollando)