Gyula Lechner
Gyula Lechner | |
|---|---|
| Personaj informoj | |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1841 (1841-02-05) en Budapeŝto |
Morto | 10-an de junio 1914 (1914-06-10) (73-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Fiumei Street Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Profesio | pentristo |
| Familianoj | |
Infano | Jenő Kismarty-Lechner |
Frat(in)oj | Ödön Lechner, Károly Lechner |
Parencoj | János Ödön Lechner |
Gyula Lechner [djula leĥner], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lechner Gyula estis hungara advokato, pentristo, ceramikisto, poeto, tradukisto, altlerneja instruisto. Lia germana nobela antaŭnomo estis von der Lech, liaj fratoj estis Károly Lechner kaj Ödön Lechner.
Gyula Lechner [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1841 en Pest (urbo), li mortis la 10-an de junio 1914 en Budapeŝto.
Enhavo
1 Biografio
2 Ekspozicioj
3 Elektitaj pentraĵoj
4 Elektitaj tradukaĵoj
5 Poemkontribuoj
6 Fontoj
Biografio |
Gyula Lechner frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Szeged, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Inter 1864 kaj 1874 li estis advokato, poste li kreis terakotaĵojn ekzemple al Budapeŝta Reĝa Operejo. Baldaŭ li pentradis portretojn kaj pejzaĝojn. En 1878 li akiris pedagogian diplomon, poste li instruis. Inter 1880-1912 li instruis en Industriarta Lernejo. Li verkis ankaŭ poemojn parte hungare, parte germane, fine li tradukis al la germana lingvo. Li havis edzinon, kiu naskis 6 gefilojn. Li ricevis medalojn en 1881 kaj 1885.
Ekspozicioj |
Arthalo Budapeŝto ekde 1886
Elektitaj pentraĵoj |
- Házak
- A régi Rózsatér
- A régi Sebestyéntér
- Aranysasszálló
- Váci-utca és Kristóftér sarok
- Öregasszony kötéssel
Elektitaj tradukaĵoj |
Imre Madách: La tragedio de l' homo, al germana- Neue ungarische Dichter (1896, antologio germane)
Zsolt Beöthy: Ráskai Lea
Poemkontribuoj |
- Régi emlékek (poemaro)
Fontoj |
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- germanlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 2-a punkto)
- [2]