Ŝĉerbovec
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Volovec en Transkarpatio
Panoramo de Ŝĉerbovec
Ŝĉerbovec, ukraine Щербовець, ruse Щербовец, slovake Šerbovec / Šerbovce, hungare Beregsziklás [beregsiklAŝ] estas malgranda vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Volovec.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Situo
3 Historio
4 Vidindaĵoj
Bazaj informoj |
48°48′28″N 22°57′27″O / 48.80778°N, 22.9575°O / 48.80778; 22.9575 (Ŝĉerbovec)Koordinatoj: 48°48′28″N 22°57′27″O / 48.80778°N, 22.9575°O / 48.80778; 22.9575 (Ŝĉerbovec)
Areo: 1 km²
Alto super marnivelo: 556 m
Loĝantaro: 250
Poŝtkodo: 89110
Telefonprefikso: 03136
Situo |
Ŝĉerbovec situas sur deklivoj.
Historio |
La vilaĝo fondiĝis nur en 1949, sed estis tie komunumo nomata Serbóc [ŝerbOc] jam en la 19-a jarcento. Poste pro la hungariga politiko la komunumo ricevis hungarecan nomon Beregsziklás. Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Alsóverecke, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Ŝĉerbovec. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj |
- ŝtona preĝejo
- ligna sonorilostablo