Mondkonferenco menoanisma
La Mondkonferenco menoanisma (angle: Mennonite World Conference, MWK) estas internacia asocio de 100 menoanismaj eklezioj kaj komunumaroj originantaj de radikaj anabaptistmuloj. Tasko ĉefa estas flegi la senton komunan inter la diversaj grupoj sed ankaŭ la antaŭenigo de ekumenaj demandoj kune kun aliaj kristanoj.
Regule okazas konferencoj en la pli konkreto senco de la vorto. La lastpasinta estis en julio 2015 en Harrisburg (Pensilvanio) kun pli ol 8.000 partoprenintoj [1]. Antaŭe estis konferencoj ekz. en Asunciono aŭ en 2003 eĉ en Zimbabvo (la unua okazinta en Afriko).
Enhavo
1 Historio kaj priskribo
2 Konferencoj
3 Literaturo
4 Eksteraj ligiloj
5 Notoj
Historio kaj priskribo |
La unua tia konferenco fariĝis en 1925 en Bazelo okaze de la datreveno 400-a post la fondiĝo de la unua anabaptisma komunumo en Zuriko. Subtenadis tion ege la germana pastoro Christian Neff. Do jubileo 75-jara festitis en la jaro 2000.
Krom la grandaj internaciaj konferencoj ĉiun trian jaron okazas membrokunvenoj grandaj al kiuj sendatas delegitoj el la tuta mondo. Ekster tio oni engaĝiĝis en diversaj projektoj temantaj ekz. pri paco kaj evolu(ig)o de la homaro kaj de la fido. Januare la konferencanoj alvokas al monda komuna festodimanĉo, ĉar en la 21-a de januaro 1525 estiĝis en Zuriko la unua menoanisma komunumo. Tion memoru ĉiuj samkredantoj en al tuta mondo.
Membro-eklezioj en Germanlingvio estas:
- Arbeitsgemeinschaft Mennonitischer Gemeinden in Deutschland
- Konferenz der Mennoniten der Schweiz
Ligoj intimaj ekzistas kun Mennonite Central Committee (MCC).
Konferencoj |
jaro | loko | temo |
---|---|---|
1925 | Basel, CH | Datreveno 400-a fondiĝa de la movado |
1930 | Gdansk, PL | Mennonite Relief Efforts |
1936 | Amsterdam kaj Elspeet, NL | Konvertiĝo de Menno Simons |
1948 | Goshen, Indiana kaj North Newton, US | ne plu konata |
1952 | St. Chrischona, CH | La Eklezio de Kristo kaj ĝia komisi(iĝ)o |
1957 | Karlsruhe, DE | La evangelio de Jesuo Kristo monde |
1962 | Kitchener, Ontario, CA | La sinjoreco de Kristo |
1967 | Amsterdam, NL | La atesto de la Sankta Spirito |
1972 | Curitiba, BR | Jesuo Kristo repaciganta |
1978 | Wichita, Kansas, US | Reĝejo de Dio en mondo ŝanĝiĝanta |
1984 | Strasbourg, FR | La Dia popolo servadas en espero |
1990 | Winnipeg, CA | Atesti Dion en la hodiaŭa mondo |
1997 | Calcutta, IN | Aŭskultu kion la Spirito rakontas al la Eklezioj |
2003 | Bulawayo, ZW | Dividi donacojn en sufero kaj ĝojo |
2009 | Asunción, PY | Kuniĝo sur la vojo de Jesuo Kristo |
2015 | Harrisburg, Pennsylvania, US | Marŝadi kun Dio |
Literaturo |
- C. Arnold Snyder (2002): Täuferische Saat - weltweites Wachstum. Die historische Mitte täuferischer Identität. Agape. ISBN 978-3887441036.
- Tim C. Lind & Pakisa Shimika (2006): Teilen, was wir sind und haben. Als Kirche weltweit geben und empfangen. Neufeld Verlag, Schwarzenfeld.ISBN 978-3-937896-27-4.
- Bernhard Ott (2007): Shalom. Das Projekt Gottes. Agape. ISBN 978-3887442033.
- Alan Kreider, Eleanor Kreider & Paulus Widjaja (2008): Eine Kultur des Friedens. Gottes Vision für Gemeinde und Welt. Neufeld Verlag, Schwarzenfeld.ISBN 978-3-937896-63-2.
- Alfred Neufeld (2008): Was wir gemeinsam glauben. Täuferisch-mennonitische Überzeugungen. Neufeld Verlag, Schwarzenfeld. ISBN 978-3-937896-68-7.
Eksteraj ligiloj |
- Hejmpaĝo
- Konferenco de 2015
Notoj |
↑ Konferencdokumento prie