Alfred Sisley



















































Alfred Sisley

Pierre-Auguste Renoir 110.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

30-an de oktobro 1839 (1839-10-30)
en Parizo

Morto

29-an de januaro 1899 (1899-01-29) (59-jara)
en Moret-sur-Loing

Kaŭzo de morto
laryngeal cancer

Ŝtataneco

Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando, Francio

Alma mater

Nacia Altlernejo de Belartoj

Profesio
pentristo, gravuristo per akvaforto, litografiisto

Lingvoj

franca lingvo, angla lingvo

Verkaro
L'Inondation à Port-Marly
Le chemin de la Machine, Louveciennes
La Place du Chenil à Marly, effet de neige
Familianoj

Patro
William Sisley

Parencoj

Q58555662
Jean Sisley







v  d  r


Information icon.svg





Alfred Sisley en 1882


Alfred Sisley (naskiĝis la  30-an de oktobro 1839(nun 1839-10-30) en Parizo, mortis la 29-an de januaro 1899 en Moret-sur-Loing) estis franca-brita impresionisma pentristo.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Verkoj


  • 3 Galerio


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Eksteraj ligiloj


  • 6 Fonto





Biografio |


De anglaj gepatroj, li estis sendita al Anglio por lerni la lingvon kaj fari studojn de komerco, male al liaj artistaj deziroj. Li tre ŝatis pentradon kaj eniris en la studion de Charles Gleyre kie li konatiĝis kun Pierre-Auguste Renoir kaj Frédéric Bazille. La Francia-Prusia Milito de 1870 ruinigis lian familion kaj devigis Sisley foriri al Londono. Li tiam decidis fariĝi pentristo. En 1874 li ekspoziciis en la unua ekspozicio de impresionistoj kaj li daŭrigis en 1876, 1877 kaj 1882.


Sisley estis eminenta pejzaĝisto, kio distingis lin de liaj impresionistaj kolegoj per la decidiga interveno en liaj pentraĵoj de la plej nepeseblaj elementoj: akvo, neĝo, ĉielo, nebulo, tiamaniere ke li estis konsiderata, kune kun Claude Monet, kiel unu el la plej puraj impresionistoj. Inter 1872 kaj 1880 li faris la plejbonon de sia produkto: pejzaĝoj de granda spontaneco de la ĉirkaŭaĵoj de Parizo, de Marly, Louveciennes, Bougival, Sèvres, Saint-Cloud aŭ Meudon.


Sisley neniam atingis la renomon de la plejparto de siaj impresionistaj kunuloj kaj vivis en mizero ekde kiam li ĉesis ricevi monhelpon de sia familio. Tiu situacio okazis pro la sinko de la familia negoco en 1871. Li mortis same kiel li vivis, en malriĉeco, antaŭ ol povi konstati kiel siaj pentraĵoj, kiujn en angoraj momentoj de malhavo li vendis je mokindaj prezoj, iom antaŭ sia morto komencis esti aprezataj de la kritiko kaj de la publiko kaj atingis altajn valorojn en la arta merkato.



Verkoj |




  • Vido de kanalo Saint-Martin, 1870, Musée d'Orsay, Parizo


  • Kanalo Saint-Martin, 1872, Musée d'Orsay, Parizo


  • Ponteto de Argenteuil, 1872, Musée d'Orsay, Parizo


  • Strato de la Chaussée en Argenteuil, 1872, Musée d'Orsay, Parizo


  • Regattoj en Molesey, 1874, Musée d'Orsay, Parizo


  • Sub la ponto de Hampton Court, 1874, Kunstmuseum Winterthur, Vinterturo


  • Vilaĝo de Voisins, 1874, Musée d'Orsay, Parizo


  • Sejno en Port-Marly - sablo-amasoj, 1875, Arta Instituto de Ĉikago, Ĉikago


  • Inundo en Port-Marly, 1876, Musée d'Orsay, Parizo


  • La bordoj de rivero Oise, 1877-1878, Nacia Galerio de Arto, Vaŝingtono


  • Ripozo ĉe bordo de rivereto. Rando de arbareto, 1878, Musée d'Orsay, Parizo


  • Malgrandaj herbejoj en printempo, 1880-1881, Nacia Galerio, Londono


  • Rivero Loing en Saint-Mammès, 1885, Muzeo Malraux, Le Havre


  • Vido de Saint-Mammès, MNAC de Barcelono



Galerio |




Vidu ankaŭ |


  • Impresionismo


Eksteraj ligiloj |




  • Alfred Sisley en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Alfred Sisley en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Fonto |


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alfred Sisley en la hispana Vikipedio.







Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto