Papavacoj


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Papavacoj


Papaver rhoeas
Papaver rhoeas


Biologia klasado






















Regno:

Plantoj Plantae

Divizio:

Angiospermoj Magnoliophyta

Klaso:

Dukotiledonaj Magnoliopsida

Ordo:

Ranunkolaloj Ranunculales

Familio:

Papavacoj Papaveraceae
Juss.


Genroj


vidu tekston



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Papavacoj









v  d  r


Information icon.svg





Macleaya cordata


Papavacoj (Papaveraceae) estas familio de dukotiledonaj plantoj, kreskantaj ĉefe en freŝe movigitaj aerumitaj grundoj.


La petaloj nombras 4, la sepaloj 2 en la floroj, la sepaloj frue defalas. Ili havas multajn stamenojn, la frukto estas unu aŭ plurparta kapsulo. La grajnoj estas etaj, multnombraj. La endospermo entenas oleon. Laktosuka, moltiga planto kun aktinomorfaj floroj. Ili enhavas multajn alkaloidojn.


Floroformulo: K2C2+2AooG00-2, ovario sube staranta.


La kutima (nutra) papavo (Papaver somniferum) estas de miljaroj kulturita kuracplanto. Ĝia origino, deveno estas nekonata, eble el la Mediteraneo. La plantotigo estas blueca pro vakso. La supraj folioj estas tigovolvantaj, kun onda, segita rando. La koloro de la etaj grajnoj kaj la floro estas tre diversa. La frukto estas ferma aŭ per poroj malfermiĝanta kapsulo. Ĉe la kapsulfrukto de la pratipoj, sub la stigmokrono troviĝas truetoj, tra kiel elfalas la grajnoj. La blugrajnaj specoj estas ŝatataj surmerkate.


La laktosuko estas blanka, kiu sekiĝinte bruniĝas. Tio estas la opio, kiu enhavas 20-25 % alkaloidojn, el kiuj multaj tre grava drogo estas (morfino, kodeino, tebaino, narkotino, papaverino ktp.) Oni povas ekstrakti la morfinon kaj aliajn alkaloidojn el la el la sekaj flankproduktoj (kapsulo, durtigo). Tiun proceson ellaboris la hungara János Kabay, farmaciisto.


Ĝi gravas ankaŭ kiel nutroplanto: oni trovas en la senopiaj plantoj 43-53 % el grasa oleo kaj 18-22 % el proteino.


La oleo estas bazmaterialo por la farbo- kaj la sapoindustrio, la rekremento estas grava furaĝo por brutoj.


La planto ŝatas la humriĉan, ĉernozjoman agron.



Kelkaj taksonoj |




  • Ornama papavo (Papaver orientale) kun siaj sangoruĝaj floroj estas ornamplanto.

  • (P. bracteatum)


  • Reado (P. rhoeas) unu el la plej ofte trovataj papavetoj, estas unujara ruĝ-flora planto, vivante apudtrate, en grenkampoj. Ĝi pli ofte kreskas en la aŭtune semitaj kulturoj. Ĝi ne havas grandan bezonon je la agro. La laktosuko kaj la tuta verda planto estas venena. La farbaĵojn de la florfolio uzas la sukeraĵ-industrio.

  • Genro Kelidonio (Chledinoium) havas plume entranĉitajn foliojn , malgrandaj umbele aranĝitajn flavajn florojn kaj longajn linioformajn kapsulojn. La tuta planto enhavas akran oranĝflavan latekson (laktosukon).
    • (Chledinoium majus)


  • Genro koridalo (Corydalis)


Illustration Glaucium corniculatum0.jpg



  • Papavacoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Papavacoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Papavacoj en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)





  • Papavacoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Papavacoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Papavacoj en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)









Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51