Hüttlingen TG
Hüttlingen | |
---|---|
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Frauenfeld |
Koordinatoj | 47°35′0″N 8°59′0″O / 47.58333°N, 8.98333°O / 47.58333; 8.98333 (Hüttlingen TG)Koordinatoj: 47°35′0″N 8°59′0″O / 47.58333°N, 8.98333°O / 47.58333; 8.98333 (Hüttlingen TG) |
Nombro de enloĝantoj | 828 |
Areo | 11,6 km² |
Alteco | 411 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8553 |
Komunumkodo | 4590 |
Enhavo
1 Pri la komunumo
2 Geografio
3 Najbaraj komunumoj
4 Trafiko
5 Historio
6 Vidu ankaŭ
7 Eksteraj ligiloj
Pri la komunumo |
Hüttlingen estas komunumo en la distrikto Frauenfeld de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 837 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007,, kiu nombro modeste malkreskis al 828 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Geografio |
Hüttlingen situas ĉe la norda flanko de la Turvalo ĉe la bordo de la rivero Turo. La komunumo konsistas el la municipoj Eschikofen, Harenwilen, Hüttlingen kaj Mettendorf.
Najbaraj komunumoj |
Hüttlingen limas en nordo al Pfyn kaj Müllheim, en oriento al Wigoltingen kaj Amlikon-Bissegg, en sudo al Thundorf, kaj en okcidento al Felben-Wellhausen.
Trafiko |
La stacidomo Hüttlingen-Mettendorf, kiu situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo al Romanshorn, estas servita per regionaj trajnoj de la fervojkompanio THURBO AG, kiu okupiĝas pri la regiona kaj loka trajn-trafiko en orienta Svislando.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Hüttlingen datiĝas el la jaro 1336 kiel Hutlingen.
Kun efiko je la 1-a de januaro 1999 kadre de la turgovia komunumreformo la lokkomunumoj Hüttlingen, Eschikofen (BFS-N-ro 4581), Harenwilen (BFS-N-ro 4582), Hüttlingen (BFS-N-ro 4583) kaj Mettendorf (BFS-N-ro 4584) estis kunigitaj al la akutala politika komunumo Hüttlingen.
Vidu ankaŭ |
- Aliaj lokoj kun la nomo Hüttlingen
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de la komunumo Hüttlingen
- Hüttlingen en la Historia Leksikono de Svislando
- Vikifontaro|}}
- La vikipedia komunejo
|