Batavia





Disambig-dark.svg Por la moderna urbo antikve nomata Batavia, vidu la paĝon Ĝakarto.



Re-konstruita ŝipo.


Batavia estis velŝipo de Nederlanda Orient-Hindia Kompanio, kies unua ŝipvojo en 1629 trafis rifon ĉe Aŭstralio kaj sinkis. Inter la travivintoj ekis rifuzo de ordenoj kaj masakroj. Kopio de la ŝipo estis pretigita de 1985 ĝis 1995 sur la Batavia ŝipfarejo en Lelystad.


Batavia estis konstruita en 1628 en Peper-ŝipfarejo en Amsterdamo por la Nederlanda Orient-Hindia Kompanio. Ĝi longis 56,6 m, akvolinia longo estis 45 m, larĝo 10,5 m, akvodismeto 1.200 t, ŝipistaro ĉirkaŭ 340 homoj. Ĝi havis tri mastojn, velsurfacon de 1.180 m2, ferkanonojn de 21ĝis 24, 8 bronzajn kanonojn.


La ŝipo ekis sian unuan vojon la 29-an de oktobro 1628 de insulo Texel, sub komandado de kapitano/navigisto Adriaan Jakobsz. Li respondecis nur pri la ŝipado. La gvido de la ekspedicio estis regata de ĉefkomercisto Francisco Pelsaert, kiu eĉ rajtis ordoni al la kapitano. Ilia rilato estis ŝtreĉita, kio kontrubiis al katastrofo de Batavia.


La ŝipo trafis rifon kaj sinkis la 4-an de junio 1629, pro miskalkuladoj de kapitano Adriaan Jakobsz. Li, la ĉefkomercisto kaj kelkaj elektitaj maristoj ŝipis ĉirkaŭ 900 mejlojn kaj alportis helpon al la restintaj travivintoj.


La pli granda parto de la travivintoj, maristoj, pasaĝeroj povis ŝipi al insuleto, kie mankis ŝufiĉo da akvo, manĝaĵoj. Tie okazis kanibalismo, murdoj, sub gvido de Jeronimus Cornelisz, komercisto.







Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto