Muzeo kreiva de la Turingia Arbaro (Großbreitenbach)
Pentrita pipo-forneto; kiel alie ankaŭ en la Turingia Arbaro floras tiaj tradicioj.
Ĝardeno malantaŭ la muzeo, kie kreskas herboj sanigaj
Etikedo de oleaĵo el la komenco de la 19-a jarcento.
La Muzeo kreiva de da Turingia Arbaro (germane: Thüringerwald-Kreativ-Museum) troviĝas en Großbreitenbach, Myliusstraße nr 6.
Enhavo
1 Historio
2 Kolektoj
3 Vidu ankaŭ
4 Literaturo
5 Eksteraj ligiloj
Historio |
La Kreiva muzeo gastas ekde 1995 en monumentprotektita loĝ- kaj komercdomo (de 1720), kiu ekipite de multaj konstruhistoriaj detaloj tipas kiel turingia trabfakaĵo. Ĝi estis modeldone restaŭrita.
Kolektoj |
La bunta varieco de la elmontritaĵoj kreskigis de jaro al jaro la nombron de la vizitantoj kaj montras sen troigo samtempe ties superregionan gravecon. Ekzemple la vizito de la muzeero Unua germana muzeo pri elpremiloj de terpomoj por la farado de turingiaj buloj ofertas ravigan kuirartan vojaĝon tra Turingio.
En la sekcio Porcelanaĵoj el Turingio kaj Großbreitenbach eblas sekvi tiajn industriajn tradiciojn reen ĝis la 1777-a jaro. Fokuso tie ĉi metatas pri la pentrado sur porcelanpletoj kaj porcelanpipoj.
La sekcio Oleaĵoj informas pri la komencoj de tiu tipege turingia metio kaj prezentas kiel ekzemplon de komercinto pri oleaĵoj filon de la urbo, Johann Matthias Mylius (1634-1678). Li varbis inter 1664 kaj 1679 ĉ. 50 naturapotekistojn kiuj transportis la lokajn produktojn tra tuta Eŭropo. En apuda horteto kun lokaj kuracherboj eblas al oni pliprofundigi siajn konojn ĉi-rilate. Ĉiun aŭguston elektitis en Großbreitenbach eĉ turingia oleaĵ-reĝino!
La sekcio Evoluo de forstada komerco montras alian ege gravan ekonomian sektoron de la Turingia Arbaro. Ankaŭ la profesio de la birdokaptistoj honoratas en sekcio pri ornitologio. Videblas krome eta ateliero de ŝufaristo (19-a jarcento).
Finfine eblas informiĝi pri gefiloj de la vilaĝo kiuj furoris kiel sportistoj: Andrea Henkel, Manuela Henkel, Peter Sendel, Janet Klein. Nedaŭraj ekspozicioj de tempo al tempo ankoraŭ kompletigas la sen tio jam riĉegan kaj buntegan regulan ekspoziciprogramon.
Vidu ankaŭ |
Muzeo pri la Turingia bulo (Heichelheim)
Literaturo |
- Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 90-91
Eksteraj ligiloj |
- Informoj sur tutturingia muzeopaĝaro.
- Informoj pri la muzeo sur la oficiala urba retpaĝaro.
- Artikolo gazeta pri Cornelia Seidel, reĝino oleaĵa de 2012.