Cyril V. Jackson









































Cyril V. Jackson
Persona informo
Nomo Cyril V. Jackson
Dato de naskiĝo
5-a de decembro 1903
Loko de naskiĝo Ossett
Dato de morto
februaro 1988
Loko de morto Pietermaritzburg
Okupo astronomo
Aĝo je morto 84
Portalo pri Homoj






v  d  r


Information icon.svg



Cyril V. Jackson (naskiĝis la 5-an de decembro 1903, en Ossett, mortis en 1988, en Pietermaritzburg) estis sudafrika astronomo Li naskiĝis en Jorkŝiro (Anglio), lia patro migris en Sud-Afrikon en 1911.


Li laboris en la Observatorio de la Unio en Johanesburgo de 1928 al 1947.
Dum la dua mondmilito li batalis en la Sud-afrika aerarmeo, post la milito
li estis direktoro de la suda observatorio Yale-Columbia[1].


Pro luma poluo, tiu ĉi observatorio fermiĝis en 1951 ; Cyril Jackson mastrumis la translokadon de ties instrumento, teleskopo de 26 coloj de diametro, al la observatorio de Monto Stomlo en Aŭstralio (Tiu teleskopo estis detruita pro veprejincendio[2]
la 18-an de januaro 2003).


Li laboris en la observatorio de Monto Stomlo de 1957 al 1963. Poste, kiam la Universitato Yale establis la Observatorio de El Leoncito (nun, la observatorio Félix Aguilar) en Argentino, Li estis ties direktoro ĝis sia emeritiĝo en 1966.


Li malkovris plurajn kometojn, el kiuj la periodaj kometoj 47P/Ashbrook-Jackson kaj 58P/Jackson-Neujmin, kaj sepdek du asteroidojn en sia komenca kariero en la Observatorio de la Unio.


En la 1950-aj jaroj, li aĉetis farmdomon en Sud-Afriko, en kie li konstruis privatan observatorion.


La asteroido 2193 Jackson estis tiel nomita en lia honoro.









































































































































































































































































































Notoj kaj referencoj |




  1. The Yale Southern Observatory, Inc. (angle)


  2. Canberra rethinks bushfire risk after 2003 firestorm (angle)



Eksteraj ligiloj |



  • angle JACKSON, Cyril, biografio Astronommical Society of Southern Africa



Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51