Aleksandrio









Disambig.svg
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aleksandrio (apartigilo).


Koordinatoj: 31°11′32″N 29°54′14″E  /  31.19222°N, 29.90389°O / 31.19222; 29.90389 (Aleksandrio)

























































































Aleksandrio

arabe: الإسكندرية Al Iskandariyah, greke: Ἀλεξάνδρεια
urbo

Alexandria 12-9-2005 3.JPG

Kajo en Aleksandrio






Governadorat d'Alexandria.svg

Flago


Alexandria Logo.jpg

Blazono


Lando

Egiptio Egiptio
Provinco

Provinco Aleksandrio
Historiaj regionoj



Rivero

Nilo Nildelto

Situo
Aleksandrio
 - alteco
5 m s. m.
 - koordinatoj

31°11′32″N 29°54′14″E  /  31.19222°N, 29.90389°O / 31.19222; 29.90389 (Aleksandrio)

Areo
2 679 km² (267 900 ha)

Loĝantaro
4 110 015 (2006)
Denseco

1 534,16 loĝ./km²

Fondo

332 a.K.
 - fondinto

Aleksandro la Granda
Urbestro
Adel Labib

Horzono

OET (UTC+2)
 - somera tempo

OEST (UTC+3)
Poŝtkodo
21500
Telefona antaŭkodo
+20 3




Situo enkadre de Egiptio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Egiptio





Situo enkadre de Afriko

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Afriko



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Alexandria

Retpaĝo: www.alexandria.gov.eg/default.aspx




Sfingo Aleksandrio




Kolono de Pompeo




Tramo en Aleksandrio


Aleksandrio (greke Αλεξάνδρεια, kaj arabe الإسكندرية Al Iskandariyah) estas urbo kaj ĉefa marhaveno en Egiptio ĉe la Mediteranea Maro. Ĝi nomiĝis laŭ Aleksandro la Granda, kiu fondis la urbon en -332, kaj estis hejmo de Eŭklido. Ĝi rapide fariĝis unu de la plej grandaj urboj de la Helenisma civilizo, kaj estis la sidejo de la Ptolemea dinastio. Dum pli ol mil jaroj post sia fondo, ĝi estis ĉefurbo de la lando, kaj restis ĝis hodiaŭ unu el la plej grandaj kaj gravaj urboj de Egiptio. Nun ĝi estas la dua plej granda urbo de la lando.




Enhavo






  • 1 Iamaj monumentoj


  • 2 Konataj loĝantoj


  • 3 Eminentuloj de antikva Aleksandrio


  • 4 Patriarkoj


  • 5 Aleksandrio en Esperanto


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Notoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Iamaj monumentoj |


Dum praa tempo, Aleksandrio koniĝis pro sia lumturo (unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo) kaj sia biblioteko (la plej granda en la mondo). Notindas Serapeum.



Konataj loĝantoj |



  • Ahmad Nazif

  • Demis Roussos

  • Naser

  • Georges Moustaki

  • Constantin Cavafy

  • Omar Sharif

  • Rudolf Hess



Eminentuloj de antikva Aleksandrio |



  • Arkimedo

  • Aristarko el Samotrako

  • Eratosteno

  • Eŭklido

  • Galeno de Pergamono

  • Hipatia

  • Kalimako

  • Kleopatra

  • Ptolemeo

  • Teono de Aleksandrio



Patriarkoj |



  • Sankta Marko la evangeliisto

  • Atanazio

  • Cirilo de Aleksandrio





San Stefano, Aleksandrio



Aleksandrio en Esperanto |


En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptio, kaj kompreneble unu el ĉefaj rimarkindaĵoj (kaj unuaj) estas Aleksandrio:








Citaĵo

 

Jam ili pluvojaĝas kaj fluge venas Afrikon,

super Egipta grundo, la piramide roklarma.

-Jen kun lumturo luksa l'Aleksandria haveno,

impona konstruaĵo sur la insulo Faroso,

ĉe urbo kun skribrula biblioteko fiera,

kien pilgrime venos la scienculoj el ajna

mondregiono por ĉiubranĉaj studoj erudaj.



Baldaŭ ili alŝvebas al la sabloza Gizeo.

Inter kolonaj temploj, jen piramido Keopsa,

tiuj de Mikerinos kaj diokulta Kefreno,

brilantaj sub sunhelo per kalkoŝtona kovraĵo,

kaj la arkana Sfinkso, alrigardanta nenien,

saĝulo leonkorpa, nura kreanto de morgaŭ.[1] 




Vidu ankaŭ |


  • Bohajra lingvo


Notoj |





  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121-122.




Eksteraj ligiloj |



  • Turisma gvidilo de Wikivoyage (angle)

  • Oficiala retejo (angle, france, egipt-arabe)

  • Greka komunumo de Aleksandrio (greke)




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto