28-a de februaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | |||
aranĝo de 2019 tagoj | ||||||
La 28-a de februaro estas la 59-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 306 tagoj restas (307 en superjaroj).
Je la 28-a de februaro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
-202: Ĉinaj dinastioj: ribela gvidanto Liu Bang entroniĝis post falo de la dinastio Qin, komencigante la dinastion Han
380: Romana imperiestro Teodosio ordonis al ĉiuj subigitaj popoloj akcepti kristanan kredon pri la Sankta Triunuo en la formo akceptita de la unua koncilio de Niceo en 325)
870: Dum la 8-a universala koncilio oni ekskomunikis Fotion la 1-a
1476: Armeo de duko de Burgundio Karlo la Brava masakris 412 defendantojn de konkerita svisa urbo en la batalo de Grandson
1483: Pola reĝo Kazimiro la 4-a donis urborajton al Sędziszów Małopolski
1510: Ŝiparo de Afonso de Albuquerque atakis Goaon sur la Malabara Marbordo
1525: En Meksiko hispanaj konkistadoroj pendumis la lastan reganton de Tenoĉtitlano
1609: Pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa donis urborajtojn al Sokółka
1793: Prusa armeo okupis Częstochowa kaj poste sieĝis katolikan pilgrimejon Jasna Góra
1801: Sankt-Peterburgo: fabriko Putilov fondiĝis
1825: Rusa-brita pakto pri landlimo inter Alasko kaj Kanado
1835: Elias Lönnrot publikigis finnan epopeon Kalevala
1854: Kontraŭuloj de sklaveco en Usono fondis Respublikanan Partion
1878: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Dejopejo
1892: Rudolf Diesel patentis brulmotoron
1897: Francaj koloniistoj detronigis la lastan reĝinon de Madagaskara reĝlando - Ranavalona la 3-a
1904: Sporta klubo SL Benfica fondiĝis en Lisbono
1922: Egiptio sendependiĝis de Britio.
1925: Kanceliero Hans Luther iĝis provizora prezidento de Germanio post morto de Friedrich Ebert
1928: Barata fizikisto Chandrasekhara Venkata Raman malkovris fizikan proceson nomatan laŭ lia nomo
1933: Post incendio de Reichstag oni limigis civitanajn rajtojn kaj malermesis agadon de Komunista Partio de Germanio
1933: Bertolt Brecht forlasis Germanion kaj tra Prago elmigris al Danio
1935: Usona kemiisto Wallace Hume Carothers inventis nilonon
1941: Fubala Klubo Independiente Santa Fe fondiĝis en Bogoto
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Germanaj regopovoj setligis ĝis tiu ĉi tago de Varto-Lando al Ĝenerala Gubernio ĉ. 100 mil judojn; en regiono de Poznań oni ordonis tuj maldungi ĉiujn polajn instruistojn; gestapo malpermesis agadon al animzorga seminario translokigita de Lodzo al Szczawina; en Varsovio aperis la unua sekreta radiostacio de la Asocio de Armita Batalado; germanoj likvidis gimnazion en Gostynin; en Płock germanaj regopovoj arestis du ĉefepiskopojn, kiuj pereos en Działdowo venontjare
Nov-Jorko: parlamentano de Panamo en Ekvadoro skribis por "Nova Mondo", ke la civilizita mondo estas konsternita, ke malamikoj de Pollando forviŝis ĝin de la geografia mapo; Parizo: "Głos Polski" (Pola Voĉo) polemikas en komentario Amike, sed neprecize kun la franclingva artikolo de la pasinta tago: Poloj mortis, mortas kaj mortos kun unusola krio: "Vivu Pollando"
1941: Germana polico pafmortigis en Płock 25 judojn; en malliberejo en Rawicz germanoj enkondukis devon skribi leterojn en la germana lingvo
- La plej malnova Universitato St. Andrews en Skotlando donis al la pola ĉefministro kaj armea generalo Władysław Sikorski honoran doktorecon de Jura Fakultato
1942: Germana polico kaj ĝendarmoj pafmortigis de la 22-a ĝis la 28-a de februaro en 3 lokoj de distrikto Krasnostawski 35 personojn, en Skierniewice 12, en Lodzo kaj Brzeziny po 10 judojn; en Częstochowa germanoj aliŝanĝis nomon de unu aleo al Adolf Hitler
1943: Sur nova juda tombejo en Żelechów (distrikto Gryfino) germanoj pafekzekutis kelkdekon de judaj metiistoj, kiuj postrestis post likvido de geto; germanaj regopovoj maldungis d-ron Wilhelm Hagen pro protesta letero kontraŭ planata murdo de 70 mil poloj, deportitaj de Zamość-regiono kaj sendis lin al orienta fronto; gestapo arestis februare 1260 personojn en Varto-Lando; rezista movado en distrikto Lubelski faris februare 500 agojn kontraŭgermanajn; sur fervoja stacidomo en Krośniewice fuĝis 200 poloj deportataj al trudlaboro en Nazia Germanio
- Germana sekreta polico prilaboris la unuan raporton pri la soveta masakro de Katin
1944: Volinia masakro: Ukraina Ribela Armeo kune kun germanaj nazioj masakris polan loĝantaron de la vilaĝo Huta Pieniacka murdante 800-1200 personojn - laŭ enketo de Instituto pri Nacia Memoro la masakron partoprenis ukrainaj volontuloj de la 4-a Polica Regimento SS kun kvazaŭarmea taĉmento konsistanta el ukrainaj naciistoj; nokte la 28-an/29-an de februaro taĉmento de URA kune kun helpo de ukrainoj masakris 156 polojn en vilaĝo Korościatyn kaj apuda fervojstacio (nun en Ternopila provinco); revenĝe, pro mortigo de kelkaj ĝendarmoj fare de polaj partizanoj germanaj taĉmentoj masakris 108 loĝantoj de vilaĝo Wanaty (proksime al Łaskarzew)
1945: Ruĝa Armeo eniris al Szczecinek; soveta NKVD aranĝis embuskon kontraŭ pola rezistomovado batalanta dum germana okupado arestante pli ol 20 personojn, en tio la edzinon de Melchior Wańkowicz; partizana taĉmento frakasis komunistan malliberejon en Biłgoraj
1947: "Incidento 228" kaŭzita de reprezalia politiko de Kuomintango kontraŭ loĝantoj de Tajvano
1953: Usonano James Watson kaj brito Francis Crick anoncis malkovron de la strukturo de DNA
1957: La unua bildstrio Gastono Lafuŝ' aperis en la Ĵurnalo de Spiruo.
1968: Barato: solena malfermo de Aŭrorurbo, la urbo fondita kun apogo de Unesko kaj UN
1971: Oni rezignis pri maldekstra trafikflanko en Sieraleono
1975: En katastrofo en la stacio Moorgate de la metroo de Londono 43 personoj pereis
1986: Ĉefministro de de Svedio Olof Palme estis pafmortigita de nekonato en centro de Stokholmo
1994: Bosnia Milito: 4 serbaj pafaviadiloj estis pafalterigitaj en zono de malpermesaj flugoj super Bosnio; la unua militista interveno de NATO
1996: Rusio eniris al Konsilio de Eŭropo
1997: Rezulte de tertremo en nord-orienta Irano 1100 personoj pereis kaj 2600 vundiĝis
1998: Jugoslavia armeo komencis ofensivon kontraŭ Kosova Liberiga Armeo
2001: En Olympia, la ĉefurbo de Vaŝingtonio, ĉ. 400 personoj vundiĝis super la epicentro de tertremo
2003: Václav Klaus iĝis prezidento de Ĉeĥio
2004: Pli ol miliono de loĝantoj en Tajvano faris vivan ĉenaron laŭ okcidenta insulbordo protestante kontraŭ politiko de Ĉinio
2005: Steve Fossett komencis sukcese kiel la unua homo ĉirkaŭflugi la teron sen surteriĝoj kaj kompletigoj de brulaĵo
2007: Usona kosmosondilo New Horizons preterflugis Jupiteron
2013: Papo Benedikto la 16-a abdikis
2014: Politika krizo en Krimeo: rusaj soldatoj konkeris aerodromon apud Sebastopolo
Naskiĝoj |
1155: Henriko la Juna Reĝo, filo de Henriko la 2-a (Anglio) (m. 1183)
1462: Johanino la Beltranida, infantino de la Regno de Kastilio, reĝino de Portugalio (m. 1530)
1488: Henricus Glareanus, svisa humanisto, historiisto, muzikisto kaj poeto (m. 1563)
1533: Michel de Montaigne, franca verkisto, filozofo-humanisto, kreinto de eseo (m. 1592)
1535: Cornelis Gemma, belga astronomo, kuracisto, kartografo, astrologo kaj profesoro de la katolika Universitato de Loveno (m. 1578)
1552: Jost Bürgi, svisa astronomo, matematikisto kaj konstruisto de instrumentoj (m. 1632)
1616: (baptita) Kaspar Förster, germana komponisto kaj kantisto (m. 1673)
1655: Johann Beer, germana poeto, muzikisto kaj desegnisto, enestanta en esperantlingva Germana Antologio (m. 1700)
1683: René Antoine Ferchault de Réaumur, franca plurfaka sciencisto, kontribuinta al entomologio (m. 1757)
1698: Sigismundo Kristoforo de Schrattenbach, salcburga princĉefepiskopo
1743: René-Just Haüy, franca mineralogo, esploristo de piezoelektro de kristaloj (m. 1822)
1792: Karl Ernst von Baer, estona-rusa geografo, entomologo, embriologo germandevena (m. 1876)
1793: Ernst John, germana pentristo kaj komercisto, patro de E. Marlitt (m. 1873)
1820: John Tenniel, angla pentristo kaj ilustristo, kiel ekz. de La aventuroj de Alicio en Mirlando (m. 1914)
1823: Ernest Renan, franca verkisto, filologo, orientalisto, filozofo-skeptikisto kaj poligloto, kies Vivo de Jesuo eniris la Indekson de malpermesitaj libroj (m. 1892)
1837: Roman Żuliński, pola matematikisto, kunlaboranto de Romuald Traugutt, ekzekutita (m. 1864)
1844: Leó Frankel, hungara komunista revoluciulo juddevena (m. 1896)
1873: William McMaster Murdoch, unua oficiro de vaporŝipo Titanic (m. 1912)
1874: Johannes Ude aŭstra teologo kaj ekonomikisto
1879: Zsigmond Szendrey, hungara etnografo, patro de Ákos Szendrey (m. 1943)
1881: Emil Nadányi, hungara ĵurnalisto (m. 1933)
1882: Pádraic Ó Conaire, irlanda verkisto travojaĝanta sian landon sur azeno (m. 1928)
1885: Ernő Tibor, hungara pentristo, viktimo de la koncentrejo Dachau (m. 1945)
1889: Josef Engst, germana komerca instruisto en Mannheim kaj esperantisto (m. nekonata)
1893: György Dadányi, rumania hungara ĵurnalisto, hungara verkisto (m. 1969)
1898: Andor Becsky, hungara verkisto, frato de Irén Becski (m. 1978)
1901: Linus Pauling, usona Nobelpremiita kemiisto esporinta kemiajn ligojn kaj posta Nobelpremiito pri paco pro kampanjo kontraŭ atombomboj (m. 1994)
1903: Vincente Minnelli, usona reĝisoro, aŭtoro de la filmo Madame Bovary (m. 1986)
1911: Otakar Vávra, ĉeĥa reĝisoro, scenaristo kaj pedagogo instruinta reĝisoradon al esperantisto Tibor Sekelj (m. 2011)
1912: József Markos, hungara parodiisto juddevena, patro de György Markos (m. 1987)
1915: Roman Rozmiłowski, oficiro de Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, famiĝinta kiel ekzekutisto de pola-aŭstra kunlaboristo Igo Sym - varbinta al kontraŭpola filmo "Heimkehr" (m. 1944)
1915: Peter Brian Medawar, brazila-brita Nobelpremiita kurcisto kaj biologo, membro de la Reĝa Societo de Londono (m. 1987)
1921: Willi Sitte, germana pentristo kaj komunista politikisto (m. 2013)
1929: Elemér Gál, rumania hungara verkisto (m. 2007)
1930: Werner W. Wallroth, germana filmreĝisoro, verkisto kaj scenaristo (m. 2011)
1933: Irma Huszár, rumania hungara televida redaktorino, edzino de Sándor Huszár
1935: Maciej Iłowiecki, pola verkisto, ĵurnalisto kaj publicisto, spertulo pri amaskomunikiloj, etiko kaj manipulado
1937: Magda Dobos B., rumania hungara ĵurnalistino kaj filologino
1939: Dénes Hollanda, rumania hungara inĝeniero, universitata profesoro
1939: Erika Pluhar, aŭstra aktorino, kantistino kaj verkistino
1942: Brian Jones, brita gitaristo, kunfondinto de la rok-grupo Rolling Stones (m. 1969)
1947: Włodzimierz Lubański, pola futbalisto, olimpika majstro
1948: Sándor Skultéty, rumania hungara libroredaktoro, tradukisto
1953: Kōzō Murashita, japana kantisto, aŭtoro de ŝlagroj (m. 1999)
1953: Paul Krugman, usona Nobelpremiita ekonomikisto esploranta problemojn de tutmondiĝo kaj ekonomia geografio
1956: István Csutak, rumania hungara ŝtatoficisto, politikisto
1958: Natalia Estemirova, rusia ĵurnalistino ĉeĉendevena, membrino de Memorial, murdita (m. 2009)
1958: Jeanne Mas, franca kantistino kaj aktorino
1962: Anna Földes, hungara verkistino, fratino de Zoltán Földes (m. 1879)
1968: Péter Sebestyén, rumania hungara eklezia verkisto
1969: Szabolcs Veres, rumania hungara/hungara grafikisto
1972: Ville Haapasalo, finnlanda aktoro konata en Rusio
1993: Emmelie de Forest, dana kantistino kaj aŭtorino de tekstoj
Mortoj |
468: Hilario, papo, patro de la eklezio, teologo
628: Ĥosro la 2-a, lasta reĝo de Sasanida Imperio
1069: Al-Mutadid, islama reĝo de la Tajfo de Sevilo en Hispanio
1508: Filipo, palatinata princo-elektisto de la Rejno (n. 1448)
1551: Marteno Bucero, germana teologo kaj protestanta reformaciisto (n. 1491)
1572: Gilg Tschudi, svisa politikisto kaj historiisto (n. 1505)
1626: Cyril Tourneur, angla dramisto kaj poeto (n. 1575)
1648: Petro Paŭlo Rubens, flandra pentristo, desegnisto kaj diplomato (n. 1577)
1664: Francisco de Zurbarán, hispana pentristo de la q[Hispana ora epoko]] (n. 1598)
1697: János Haller, hungara politikisto,verkisto, praavo de László Haller (n. 1626)
1728: Ogyū Sorai, japana konfuceanisma filozofo (n. 1666)
1856: Helmina von Chézy, germana ĵurnalistino, poetino kaj libretistino (n. 1783)
1866: József Gaál, hungara verkisto, membro de Societo Kisfaludy kaj Hungara Scienca Akademio (n. 1811)
1869: Alphonse de Lamartine, franca poeto, verkisto kaj politikisto (n. 1790)
1897: Károly Torma, hungara arkeologo malkovrinta ruinojn de Aquincum (n. 1829)
1911: Horace Huet, frua franca esperantisto, membro de Lingva Komitato (n. 1860)
1920: Joseph Rhodes, brita ĵurnalisto, esperantisto kaj Esperanto-vortaristo, fondinto de la unua Esperanta Societo en Anglio (n. 1856)
1921: Hermann Schmidt, germana politikisto kaj urbestro de Erfurto (n. 1851)
1925: Friedrich Ebert, germana politikisto, prezidento de la Vajmara Respubliko (n. 1871)
1926: János Bársony, hungara kuracisto, akuŝisto, ginekologo kaj profesoro (n. 1860)
1932: Guillaume Bigourdan, franca astronomo, esploristo de nebulozoj (n. 1851)
1935: Chiquinha Gonzaga, brazila komponistino de ĉoro (n. 1847)
1940: Alfonso la 13-a, reĝo de Hispanio el dinastio Burbonoj (n. 1886)
1943: Alexandre Yersin, franca bakteriologo svisdevena, malkovrinto de la bacilo de pesto (n. 1863)
1946: Róbert Meszlényi, hungara muzikkritikisto kaj komponisto (n. 1883)
1963: Rajendra Prasad, la unua prezidento de Barato]], membro de Barata Nacia Kongreso (n. 1884)
1965: Adolf Schärf, aŭstra politikisto, deputito al la Federacia Konsilio (n. 1890)
1986: Olof Palme, ĉefministro de Svedio, aganta favore al la Tria mondo, murdita (n. 1927)
1987: Anny Ondráková, ĉeĥa filma aktorino rolinta en la filmo Jen la ŝtono aŭ Kiel per amo eblas ekflami en momento eĉ al mortinto (n. 1903)
1991: Román Mottl, rumania hungara grafikisto (n. 1921)
1993: Honda Iŝiro, japana reĝisoro, scenaristo kaj aktoro, kreinto de monstroj kiel Godzilo kaj Mosro (n. 1911)
2006: Owen Chamberlain, usona Nobelpremiita fizikisto malkovrinta la duan korpusklon - antiprotono (n. 1920)
2006: Flórián Kaló, hungara aktoro, voĉoaktoro kaj verkisto (n. 1932)
2011: Annie Girardot, franca aktorino de la Franca Komedio (n. 1931)
2012: Zofia Turowicz, pola aktivulino pri sendependeco, instruistino de glisflugo de pakistana junularo (n. 1916)
2013: Donald A. Glaser, usona fizikisto kaj neŭrosciencisto, Nobelpremiita pro invento de bobelkamero (n. 1926)
2015: Yaşar Kemal, turka-kurda verkisto, defendanto de homrajtoj (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Eklezio
Hilario, papo kaj teologo
Oswald de Worcester, anglosaksa sanktulo, ĉefepiskopo de Jorko
Finnlando: Tago de Kalevala (epopeo de finnoj)
Tagoj de semajno |
La 28-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
Mardo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
Merkredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
Vendredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
Sabato en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.