Jicĥak Rabin























































Jicĥak Rabin
יִצְחָק רַבִּין


Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png

Jicĥak Rabin
Jicĥak Rabin en 1986




(5-a) Ĉefministro de Israelo (duafoje)


En funkcio:
13-a de julio 1992 – 4-a de novembro 1995
Antaŭulo

Jicĥak Ŝamir
Sekvanto

Ŝimon Peres



5-a Ĉefministro de Israelo


En funkcio:
3-a de junio 1974 – 22-a de aprilo 1977
Antaŭulo

Golda Meir
Sekvanto

Menaĥem Begin

Naskiĝo

1-an de marto 1922 (1922-03-01)
en Palestine-Mandate-Ensign-1927-1948.svg Jerusalemo, Brita Mandato Palestino
Morto

4-an de novembro 1995 (1995-11-04) (73-jara)
en Israelo Tel Aviv, Israelo
Politika partio

Laborista Partio
Edz(in)o
Leah Rabin
Infanoj

Dalia Rabin-Pelossof
Yuval Rabin
Religio

Judismo







v  d  r


Information icon.svg





Dosiero:Channel2 - Yitzhak Rabin.webmPlay media


Jicĥak RABIN aŭ Yitzhak RABIN ( hebree יצחק רבין) estis Israela generalo kaj politikisto (1-a de marto 1922 – 4-a de novembro 1995). Rabin, naskiĝinta en Jerusalemo, estis la unua ĉefministro de Israelo naskiĝinta en la lando. En 1940 li eniris la Haganah (judan milicon), kaj poste partoprenis en la dua mondmilito kiel ano de la brita armeo. Dum la Sestaga milito (1967) li estis stabestro. En 1974 Rabin iĝis ministro pri laboro en la registaro de Golda Meir, kaj, post la demisio de Meir, fariĝis ĉefministro.


Rabin demisiis en 1977.


Kiel ministro pri defendado (1984-1990] en la Peres-registaro li ordonis perfortajn atakojn en la Okcidenta Bordo por kontraŭbatali la intifadon.


Li ricevis la oficon de Peres kiel estro de la Laborpartio en 1992 kaj, venkinte la tutnacian voĉdonadon, fariĝis ĉefministro kaj ministro pri defendado.


En 1993 Rabin apogis historian propacan interkonsenton kun la Organizo por la Liberigo de Palestino (OLP) pri reciproka agnosko inter Israelo kaj Palestino kaj aŭtonoma regado en la Gaza-Strio kaj la Okcidenta Bordo.


En 1994 li ricevis la Nobel-Premion pri Paco kune kun Ŝimon Peres kaj Jaser Arafat.


La 4-an de novembro 1995 israela dekstrekstremista studento murdis na Jicĥak Rabin.



Eksteraj ligiloj |


  • Video de la murdo de Yitzhak Rabin

















Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto