Emblemo
Emblemo estas figuro, kiu konvencie reprezentas ideon, do speco de bilda simbolo.
Laŭ Francisko Azorín Emblemo estas Figuro, bildo reprezentanta simbole econ aŭ aĵon.[1] Kaj li indikas etimologion el greka emblema, el emballo (enmeti), kaj de tie la latina emblema.[2]
Enhavo
1 Abstraktaj ideoj
2 Firmaoj, produktoj
3 Sanktulaj atributoj (insignoj)
4 Blazonoj
5 Ludkartoj
6 Vidu ankaŭ
7 Notoj
Abstraktaj ideoj |
Pure abstraktaj ideoj, kiuj eĉ ne estas reprezentataj per iuj objektoj, ofte posedas emblemon, kiu ekzemple servas por arta reprezentado.
Verda stelo estas la emblemo de Esperanto.- kolombo estas emblemo de paco
- Urso kaj bovo estas la emblemo de borsa komerco.
- Ok-radia rado estas emblemo de budhismo.
- Lunarko estas la emblemo de islamo.
- Ses-pinta stelo kaj sepobla kandelingo estas la emblemoj de judismo.
- Kruco estas la emblemo de kristanismo.
Krokodilo estas la emblemo de franca entrepreno « Lacoste ».- Baŭmanta ĉevalo estas la emblemo de Ferrari.
Firmaoj, produktoj |
Multaj firmaoj publike prezentas sin ne nur per sia firmonomo, sed ankaŭ per markemblemo. Bona markemblemo estas atentokapta, facile rekonebla kaj internacie uzebla sen tro da lingvodependeco. Malgraŭ la lasta punkto multaj firmaoj uzas kiel emblemon la nomon skribitan en karakteriza skribotipo.
Sanktulaj atributoj (insignoj) |
Multaj katolikaj sanktuloj posedas specialan emblemon aŭ atributon, laŭ kiu ili estas rekoneblaj en arta reprezentaĵo:
Sankta Petro posedas ŝlosilojn (oni diras de ĉielo).
Blazonoj |
Blazono utilas kiel emblemo de ties posedanto: individuoj (ĉefe nobeloj kaj ekleziuloj, sed ne nur) aŭ grupoj (korporacioj, komunumoj, landoj...)
Ludkartoj |
Ankaŭ la diversaj familioj de ludkartoj en kartaro nomiĝas emblemoj. En franca kartaro ekzistas la emblemoj trefo, piko, kero kaj karoo. En Hispana ludkartaro oro, pokalo, spado kaj klabo.
Vidu ankaŭ |
- Vikipedio:Emblemoj
- Markemblemo
- Simbolo
Notoj |
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 66.
↑ Azorín, samloke.