Odeso
Odeso | |||
ukraine: Одеса (latinlitere: Odesa), ruse: Одесса | |||
urbo | |||
Ŝtuparo de Potjomkin | |||
| |||
Oficiala nomo: Одеса | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Odesa provinco | ||
Historiaj regionoj | 5 - Romia imperio - Ora Hordo - Krimea Ĥanlando - Osmanida imperio - Rusia Imperio | ||
Konata loko | Potjomkina ŝtuparo | ||
Situo | Odesa | ||
- alteco | 40 m s. m. | ||
- koordinatoj | 46°28′18″N 30°42′37″E / 46.47167°N, 30.71028°O / 46.47167; 30.71028 (Odeso) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 65 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | -4,2 m s. m. | ||
Areo | 236,9 km² (23 690 ha) | ||
Loĝantaro | 1 003 705 (01.06.2011) | ||
Denseco | 4 236,83 loĝ./km² | ||
Maro | Nigra Maro | ||
Fondita | 2-a de septembro 1794 | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 65000–65480 | ||
Kodo | +380 48 | ||
OKATO | 5110100000 | ||
Honorigo | Urbo-Heroo | ||
Situo enkadre de Ukrainio | |||
Situo rilate al Nigra Maro | |||
Vikimedia Komunejo: Odessa | |||
Retpaĝo: www.odessa.ua | |||
Odesa aŭ Odessa aŭ Odeso (ukraine Одеса, ruse Одесса, jide אָדעסאַ) estas Ukrainia havena urbo ĉe la Nigra Maro kaj la administra centro de la Odesa provinco.
Enhavo
1 Situo
2 Klimato
3 Historio
4 Neoficialaj nomoj
5 Ekonomio
6 Loĝantaro
7 Urbaj festoj
8 Religio
9 Internaciaj rilatoj
9.1 Ĝemelurboj
9.2 Partneraj urboj
10 Famaj odesanoj
11 Esperanto en Odeso
11.1 Esperanto-renkontiĝoj
11.2 Esperanto-kluboj
11.3 Esperantistoj el Odeso
11.4 ZEO-oj
12 Galerio de vidindaĵoj
13 Noto
14 Vidu ankaŭ
15 Eksteraj ligiloj
Situo |
Odeso situas ĉe norda bordo de la Nigra Maro. Apud la urbo troviĝas tri estuaroj: Kujalnik, Haĝibejskij, Suhoj.
Klimato |
La klimato de Odeso estas kontinenta kun milda vintro kaj varma somero. Mezjara temperaturo estas 10,3 °C.
Historio |
La urbo fondiĝis en 1794 per reskripto de Katerina la 2-a. Post centjaro Odeso transformiĝis el modesta urbeto en la kvaran plej grandan urbon de la Rusa Imperio.
En 1920 komencis soveta potenco en la urbo.
Dum la Dua Mondmilito en Odeso la soveta armeo batalis kontraŭ pli forta malamiko dum 73 tagoj de la 5-a de aŭgusto ĝis la german-rumana venko je la 16-a de oktobro 1941. La soveta armeo liberigis Odeson la 10-an de aprilo 1944. En 1945 Josif Stalin donis al la urbo la titolon Urbo-Heroo.
Neoficialaj nomoj |
- La perlo de Nigra Maro;
- Odessa-mama (Odeso-panjo);
- Suda Palmira.
Ekonomio |
La Haveno de Odeso[1] (ukraine Одеський морський торговельний порт) estas la plej grandaj havenoj en Ukrainio kaj unu el la plej gravaj havenoj en la baseno de Nigra Maro, kun kapacito de totala ĉiujara trafiko de 40 milionoj da toneloj (15 milionoj da toneloj de solida kargo kaj 25 milionoj da toneloj de likva kargo). La haveno havas tujan aliron al fervojoj kiuj permesas rapidan transporton de kargo de maraj itineroj al surtera transporto.
Loĝantaro |
Nacio | Kvanto de homoj, mil (%) |
---|---|
Ukrainoj | 622,9 (61,6 %) |
Rusoj | 292,0 (29,0 %) |
Bulgaroj | 13,3 (1,3 %) |
Judoj | 12,4 (1,2 %) |
Moldavoj | 7,6 (0,7 %) |
Belorusoj | 6,4 (0,6 %) |
Armenoj | 4,4 (0,4 %) |
Poloj | 2,1 (0,2 %) |
Sume | 1 010,3 |
Urbaj festoj |
2-a de septembro — Tago de la urbo.
1-a de aprilo — Humurino (La Tago de Rido).
10-a de aprilo — Tago de liberigo de Odeso (dum la Dua mondmilito).- julio - Odesa internacia filmfestivalo
Religio |
Plejmulte odesanoj estas ortodoksanoj.
Ekzistas ankaŭ rimarkeblaj komunumoj de katolikoj, judistoj kaj islamanoj, kiuj, tamen, antaŭe estis pli nombraj ol nuntempe.
Internaciaj rilatoj |
Ĝemelurboj |
|
|
Partneraj urboj |
|
|
Famaj odesanoj |
Anna Aĥmatova — elstara rusa poetino, tradukisto.
Ilja Arnoldoviĉ Ilf kaj Eŭgeno Petroviĉ Petrov — rusaj verkistoj.
Ilja Meĉnikov — Nobel-laŭreato pri medicino.
Leonido Utjosov — eminenta rusia kantisto, aktoro kaj orkestrestro de la unua ĵaza bando en Rusio
Oleksandr Dovĵenko — ukraina kino-reĝisoro, scenaristo, verkisto.
Rodion Malinovskij — soveta marŝalo.
Sergej Korolov — eminenta sovetia sciencisto kaj organizisto de la raketa-kosma industrio de USSR.
Vladimir Ĵabotinskij — verkisto, frua gvidanta cionisto.
Miĥail Ĵvaneckij - fama humura kaj satira verkisto (kaj aktoro de propraj verkoj).
David Ojstraĥ - rusia juddevena violonisto, dirigento kaj profesoro.
Waldemar Haffkine - rusia juddevena bakteriologo, li disvolvigis la kontraŭĥoleran vakcinon kiun li aplikos sukcese en Hindio (vidu: bubona pesto kaj ĥolero) (Waldemar Mordechai Wolff Haffkine [Valdemar Mordeĥaj Volf Hafkine], jen en germanlingva literumo, en la rusa Мордехай-Вольф Хавкин [Mordeĥaj-Volf Ĥafkin] (naskiĝis la 15-an de marto 1860 en Odeso,[2]Rusia Imperio - mortis la 26-an de oktobro 1930 en Laŭzano, Svisio) estis rusi-juda bakteriologo, kies kariero estis damaĝita en Rusio ĉar "li malakceptis konvertiĝi al Rusia Ortodoksismo."[3] Li elmigris kaj laboris ĉe la Institut Pasteur en Parizo, kie li disvolvigis la kontraŭĥoleran vakcinon kiun li aplikos sukcese en Hindio. Li estis agnoskita kiel la unua mikrobiologo kiu disvolvigis kaj uzis vakcinojn kontraŭ ĥolero kaj bubona pesto. Li provis siajn vakcinojn sur si mem).
Esperanto en Odeso |
En Odeso estas okazinta la 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda ekde la 18-a ĝis la 25-a de Julio 1998, en kiu partoprenis 240 reprezentantoj.[4]
Esperanto-renkontiĝoj |
La ĉefa ĉiujara esperanta aranĝo en Odeso estas Esperanto Humurino.
Esperanto-kluboj |
Blanka Akacio (kontaktu: seiv2004@mail.ru).
Verdaĵo (kontaktu: verda99@mail.ru).
Esperantistoj el Odeso |
- Abram Kofman
- Eŭgeno Aisberg
- Miĥail Solovjev
- Nikolaj Borovko
- Samuil Ŝatunovskij
- Semen Vajnblat
- Sergej Rublov
- Tatjana Aŭderskaja
- Vladimir Gernet
- Vladimir Samodaj
Nataliya Chumak, nun loĝas en Antverpeno
ZEO-oj |
En Odeso estas du Zamenhof/Esperanto-Objektoj[5]:
Monumento al Zamenhof. La monumento estis muntata en 1957[6] kaj ĝis nun ĝi estas la sola monumento de Zamenhof en Ukrainio. Ĝi troviĝas laŭ la adreso Deribasivska 3.
Memortabulo de Gernet. La tabulo al Gernet troviĝas en la Tairova instituto de vinberkulturo kaj vinfarado kaj estis farata dank' al iniciato de e-klubo «Verdaĵo» en julio 2011.
Galerio de vidindaĵoj |
Potjomkina ŝtuparo inter 1890 kaj 1905
Fervoja stacidomo
Richelieu Strato kaj la Opera Teatro inter 1890 kaj 1905
Kanono sur Primorskij bulvardo
Voroncova palaco
Voroncova lumturo
La statuo de leo en Urboĝardeno
Katakomboj estas reto de subteraj labirintoj sub Odeso.
Tipa arĥitekturo de Moldovanka
Ruĝa hotelo
Pasaĵo
Odesa filharmonio
La monumento de Duko
Arkadio estas la plaĝo kaj la banloka distrikto en Odeso.
Urbodomo
Odesa ortodoksa kadetralo
Bazaro Privoz
La memorejo de heroa defendo de Odeso
Odesa funikularo
Noto |
↑ Informoj pri la haveno. Alirita 14 de marto 2014.
↑ Waldemar Haffkine: Pioneer of Cholera Vaccine. EDYTHE LUTZKERAND kaj CAROL JOCHNOWITZ. American Society for Microbiology
↑ Rats, fleas and men; Anthony Daniels on how the secret of bubonic plague was found.de Anthony Daniels. Sunday Telegraph (Londono). p. 14. 25a de Aŭgusto, 2002.
↑ La 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda
↑ ZEO-oj en Odeso
↑ historio pri la ekesto de la monumento de Zamenhof
Vidu ankaŭ |
- Odesa internacia filmfestivalo
- Haveno de Odeso
Eksteraj ligiloj |
- La retejo pri Odeso kaj ĝia E-vivo (eo)
- La Grupo de odesaj esperantistoj ĉe VKontakte.ru (eo, rusa, ukraina)
- La Grupo de odesaj esperantistoj ĉe Vizaĝlibro (eo)
- La oficiala retejo (angla)
- Esperanta Humurino en Odeso (eo)
- Kanto pri Odeso (eo)
- Elektrona mapo de Odeso (angla)
|