Hindia otido
















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hindia otido


Sonchiriya.jpg


Biologia klasado






























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birda klaso Aves

Ordo:

Gruoformaj Gruiformes

Familio:

Otidedoj Otidae

Genro:

''Ardeotis'' 'Ardeotis'

Specio:

Hindia otido 'Ardeotis nigriceps '
Vigors 1831


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Hindia otido









v  d  r


Information icon.svg



La Hindia otido (Ardeotis nigriceps) estas birdo el la familio de Otidedoj kiuj troviĝas en Barato -ĉefe en okcidenta parto- kaj eble en Pakistano.




Enhavo






  • 1 Aspekto


  • 2 Bredado


  • 3 Kutimoj


  • 4 Loĝantaro


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Aspekto |


Estas granda birdo - 122 cm la masklo kaj 92 cm la femalo; tiu pezas ĉirkaŭ 18 kg-, bruna dorse kaj blanka ĝenerale kaj ĉefe sube, sed en tiu otido ambaŭ koloroj estas pli puraj kaj videblaj ol en aliaj samfamilianoj. Krome ili havas nigrajn kreston kaj antaŭajn pintoflugilojn.


Ambaŭ seksoj estas similaspektaj sed maskloj havas pli grandan kreston kaj larĝan nigran strion trabruste.



Bredado |


Nestoj troviĝas surplanke kaj maskloj ne partoprenas kovadon aŭ zorgadon. Ununura ovo estas demetata de la ino. La idoj restas ĉe patrino ĝis la venonta bredosezono.



Kutimoj |


Tiuj orientalisaj birdoj loĝas en sekegaj aŭ sekaj herbajoj. Ili manĝas skarabojn, saltulojn, semojn kaj sekajn fruktojn.



Loĝantaro |


La loĝantaro estas supozata ĉirkaŭ malpli ol 1,000 birdoj. La ĉefa minaco estas malpliigo de medio. Tiu birdo troviĝas en barataj ŝtatoj Raĝastano kaj Madhja Pradeŝ. Rifuĝejoj Gatigaon kaj Karera en Madja Pradeŝ havis iam similan loĝantaron sed nuntempe ne tiom en rifuĝejo Karera en Ŝivpuria distrikto. Eta loĝantaro de tiu specio ankoraŭ loĝas ĉe rifuĝejo Nanaj ĉe Solapuro en Maharaŝtro.



Vidu ankaŭ |






Portala ikono Portalo pri Birdoj


  • Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj


Referencoj |


  • BirdLife International (2004). Ardeotis nigriceps. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.


Eksteraj ligiloj |




  • Hindia otido en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Hindia otido en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Hindia otido en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)




  • ARKive - bildoj kaj fimoj de Hindia otido (Ardeotis nigriceps)

  • BirdLife Species Factsheet




Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono