Indico




Laŭ esperantlingvaj vortaroj, kiaj PIV aŭ Reta Vortaro, la vorto indico havas diversajn signifojn:




Enhavo






  • 1 En presarto


  • 2 En komputado


  • 3 En matematiko


  • 4 En la senco «indikilo»


  • 5 Uzoj evitindaj


  • 6 Ekzemploj


  • 7 Vidu ankaŭ





En presarto |


En presarto, temas pri tia preciziga kromteksto (precipe numero, literoj) en simbola formulo, kia estas lokita apud baza simbolo supre aŭ malsupre, kaj dekstre aŭ maldekstre: en la skribaĵoj H2O, a1, a2, ... an+1 ĉiu el la nombroj kaj la esprimo n+1 estas suba indico; en PIV-aj kapvortoj la numeron de la Oficiala Aldono oficialiginta la vorton indikas supra indico— ekz-e «simbol¹o».



En komputado |


Laŭ la lingvouzo de komputado, en programlingvoj, temas pri esprimo indikanta la numeron de elemento de tabelo en la koncerna dimensio ― linion (horizontalon), kolumnon (vertikalon), paĝon ktp: en C la indicoj aperas inter ortaj krampoj, kiel en M[i,j+1].



En matematiko |


En la faklingvo de matematiko temas pri elemento (de familio, vico, vektoro aŭ matrico) en ĝia fonto-aro: vicoj estas familioj kun entjeraj indicoj; la termoj de konstanta vico ne dependas de la indico; la indicoj de matrico konsistas el entjeraj duopoj; la indico de matrica elemento (la indico, kies bildo ĝi estas). Vidu ankaŭ: termo.



En la senco «indikilo» |


Laŭ la lingvouzo de ekonomiko, fiziko, kemio kaj medicino, temas pri nombro, plej ofte kvociento, ricevita per serio da observaĵoj, karakterizanta substancon, procezon aŭ fenomenon: ekzemplo de fiziko estas la refrakta indico (kvociento de la sinuso de la incida angulo per la sinuso de la refrakta angulo); ekzemplo de ekonomiko estas la vivkosta indico. Laŭ ekzemple Sergio Pokrovskij, alternativa nomo por tiu nocio estus indikilo; tio klaras en la ekzemplo ke la indico Nikkei estas barometro de la Tokia borso, en kiu indico kompariĝas al la indikilo de aerpremo/vetero.



Uzoj evitindaj |


En iom arkaiĝinta lingvouzo temas pri sinonimo al la vorto indikaĵo: trompaj indicoj; tiu ruĝiĝo estis la indico de lia konfuzo; oni trovis indicojn de lia krimo.



Ekzemploj |



  • Refrakta indico

  • Korpomasa indico

  • Konsumpreza indico

  • Pearl-indico

  • Velboata indico

  • Korpovolumena indico

  • Harmonia konsumpreza indico HVPI

  • Indico de homa disvolviĝo

  • Indico de perceptata korupto



Vidu ankaŭ |


  • indekso








Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51