Montaro de Gvadalaĥaro
Montaro de Gvadalaĥaro, La Serranía aŭ Sierra Norte de Guadalajara, estas komarko kiu situas en la nordokcidento de la provinco Gvadalaĥaro (Hispanio) en ampleksa teritorio de pli ol 3 000 km² kun tre kruta reliefo.
Estas granda nombro de naturaj, histori-artaj kaj etnologiaj resursoj. Granda parto de la teritorio de la Serranía de Guadalajara estas protektita pere de naturaj lokoj kiaj LKG, PBA kaj ĉefe pere de la naturaj parkoj de la Norda Montaro kaj de Barranco del río Dulce (ravino de la rivero Dulce, dolĉa).
La montopintoj de la sierra de Ayllón hegemonias super la kruta pejzaĝo de la okcidenta parto de la komarko karakterizita de ĝiaj fizikaj disniveloj kaj la granda averaĝa alteco de ĝiaj teroj, kun pintoj de pli ol 2000 msm. En la orienta parto, en la montaroj de Pela kaj Ministra, la altaĵoj estas pli malaltaj kaj multe malpli krutaj, ĉar ili ne superas normale la 1500 msm.
Demografio |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Municipoj de la Montaro de Gvadalaĥaro.
Tiu komarko karakteriziĝas per la senloĝeco kaj per la granda nombro de tre malgrandaj ruraj setlejoj kiuj havas tre malmultajn loĝantojn, ofte eĉ malpli ol 50. Demografie, la komarko divideblas en tri zonoj:
- Unuflanke, la zono de la sierra de Pela kaj la sierra Ministra, kun ĉefurbo en granda setlejo, nome Sigüenza (4475 loĝantoj en 2010); aliaj pli malgrandaj kiel Atienza (453 loĝ.), Alcolea del Pinar (410 loĝ.) kaj Mandayona (400 loĝ.), kaj aliaj pli malgrandaj el kiuj malmultaj atingas la centon de loĝantoj kaj kiuj ege dependas laŭ resursoj kaj servoj el la antaŭe menciitaj.
- Aliflanke, la sierra de Ayllón, en la orienta parto de la provinco, karakteriziĝas per grandaj municipoj kiuj enhavas multajn aliajn setlejojn malmulte loĝatajn, kiel Campillo de Ranas, El Cardoso de la Sierra aŭ Tamajón. Alliaj municipoj en la zono pli malgrandaj sed de similgranda loĝantaro estas Majaelrayo, La Huerce, Valdepeñas de la Sierra kaj Valverde de los Arroyos.
- La sudo de la komarko, en la areo de konekto kun la campiña del Henares, escepte Jadraque (1617 loĝ.) kaj Cogolludo (622 loĝ.), kiuj estas pli grandaj, estas dominata de multaj vilaĝoj kiuj superas la centon de loĝantoj, kiel Algora (112 loĝ.), Arbancón (188 loĝ.), Cendejas de Enmedio (104 loĝ.), Hiendelaencina (150 loĝ.), Matillas (162 loĝ.), Medranda (104 loĝ.), Membrillera (127 loĝ.) aŭ La Toba (107 loĝ.). Ekzistas en tiu zono ankaŭ granda reto de malgrandaj setlejoj dependaj el la pli grandaj.
Vidu ankaŭ |
- Municipoj de Provinco Gvadalaĥaro
|