Koordinatsistemo




Ĝenerale koordinatsistemo estas maniero bildigi spacon el opoj de nombroj.
Tio eblas laŭ diversaj manieroj.


La sistemo longituda-latituda uzata en geografio estas sistemo de sferaj koordinatoj; pliigante ĝin je tria koordinato, la alteco, oni povas per polusaj koordinatoj priskribi la situon de ĉiu punkto en nia universo (ignorante ties kurbecon).


Alia speco estas karteziaj koordinatoj, kiuj baziĝas sur sistemo de aksoj reciproke ortaj kaj sin sekcantaj en unu punkto, la origino.


En la matematiko la nocio koordinatsistemo estas bazo de la lineara algebro kaj ties nocio de vektora spaco.


En la astronomio per koordinatsistemoj oni priskribas la poziciojn de astronomiaj objektoj.


Oni uzas sistemojn el sferaj koordinatoj. Ili baziĝas je difino de akso, kiu fiksas la polusojn, kaj nulpunkto en la baza ebeno (ekvatora ebeno) de la koordinatsistemo. Sferaj koordinatoj konsistas el du angulkoordinatoj por direkto, longitudo (angula distanco de la nulpunkto laŭ la ekvatoro) kaj latitudo (alteco super la ekvatoro) plus radiusa koordinato. Ĉi lastan oni kutime ne indikas, ĉar ĝi ne gravas por la retrovo de la astronomia objekto.


Uzataj estas tri absolutaj koordinatsistemoj por determini astronomian pozicion: ekvatora koordinatsistemo, ekliptika koordinatsistemo kaj galaktika koordinatsistemo.






Vidu ankaŭ |



  • Transformo de Galileo

  • Lorenca transformo

  • Kartezia koordinato

  • Sfera koordinata sistemo

  • Cilindra koordinata sistemo


  • Kadro de referenco
    • Inercia kadro de referenco










Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto