Distrikto Csenger




La Distrikto Csenger (hungare Csengeri járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg. Ĝi situas sur ebenaĵo laŭ rivero Szamos, laŭ landlimo de Rumanio en la orienta parto de la departemento (en la nordorienta parto de la lando).




Distrikto Csenger en Hungario


La distrikta ĉefurbo estas Csenger, kiu estas la unusola urbo, krome estas 2 grandvilaĝoj, la ceteraj 8 estas vilaĝoj.


La areo estas 246,51 km², kie loĝas 13 839 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (terpomoj, pomoj) kaj bestobredadoj. Menciindas la alta senlaboreco, kelkaj laboras eksterlande.



Historio |


Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed ĝis 1950 ĝi apartenis al departemento Szatmár. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.



Komunumoj |



  • distrikta ĉefurbo kaj urbo: Csenger, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Csengersima, Csengerújfalu, Komlódtótfalu, Szamosangyalos, Szamosbecs kaj Szamostatárfalva

  • grandvilaĝoj:


    • Porcsalma, kiu administras ankaŭ vilaĝon Pátyod


    • Tyukod, kiu administras ankaŭ vilaĝon Ura



  • vilaĝoj kun memstara administrado ne troviĝas en tiu ĉi distrikto



Fontoj |


  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto