Stevns
























Stevns

Map DK Stevns.PNG
Bazaj informoj
ŝtato:
Flago-de-Danio.svg Danio
regiono:
Sjælland
nombro de loĝantoj: 29.180 (la 1-an de januaro 2008)
areo: 311,05 km²

La komunumo Stevns en Danio en sia nuna formo ekestis komence de la jaro 2007 kadre de administra reformo de la lando, per unuigo de la ĝistiamaj komunumoj Stevns kaj Vallø. La 1-an de januaro 2008 la komunumo havis 29.180 loĝantojn. La komunuma teritorio situas sur la insulo Sjælland kaj estas parto de la – ankaŭ dum 2007 nove kreita – samnoma administra regiono Sjælland.



La teritorio situas sude de la dania ĉefurbo Kopenhago kaj ampleksas la plej grandan parton de la duoninsulo Stevns, laŭ kiu nomiĝas la komunumo.

Inter la vidindaĵoj de la komunumo estas la kastelo Gjorslev kaj la marborda klifo Stevns Klint.







la marborda klifo Stevns Klint






Eksteraj ligiloj |



  • oficiala retejo de la komunumo (dane)

  • interaktiva mapo pri la komunumoj de Danio (dane)















Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51