Gheorghe Lazăr

Multi tool use
Gheorghe LAZĂR [gjorge lazər], naskiĝinta la 5-an de junio 1779 en la vilaĝo Avrig en Transilvanio kaj mortinta tie la 17-an de septembro 1823, estis rumana pedagogo kaj batalanto por baza popola klerigo.
Kiel junulo, filo de kamparano, li konatiĝis kun Samuel von Brukenthal, kiu zorgis pri lia edukado en Cluj kaj Vieno, kie Lazăr studis natursciencon kaj teologion. Reveninte post doktoriĝo al Transilvanio li iĝis profesoro ĉe la pastra seminario de Sibiu. Li decidis ne iĝi pastro, ĉar li admiris Napoleonon, eble ankaŭ la sekularajn idealojn de la Franca Revolucio. Laŭ aliaj la eklezio rifuzis lin pro lia reformemo.
En 1818 li en Bukareŝto fondis akademion de filozofio kaj matematiko, la unuan altlernejon de Rumanio. Ĝi ankoraŭ ekzistas sub la nomo "Politeknika Universitato", kiun ĝi ricevis en 1920.
En 1821 li grave malsaniĝis. Li reiris al sia hejma vilaĝo (kies estro estis lia frato) kaj tie mortis. Lia tombo estas en la korto de la ortodoksa kirko de Avrig.
Verkoj |
Preskaŭ ĉiuj verkoj de Lazăr restis manuskriptoj.
Li tradukis en la germana al la rumana moralajn por-infanajn instrutekstojn de la pedagogo Johann Heinrich Campe. En Sibio li verkis kompendion pri la geografio de Transilvanio kaj ruman-germanan gramatikon; ambaŭ perdiĝis. En Bukareŝto li verkis tekston pri aritmetiko kaj geometrio. Parto de liaj verkoj estis publikigita post lia morto:
Trigonometria, red. Traian Lalescu, Bukareŝto, 1919.
- G. Bogdan-Duică k G. Popa Lisseanu, Viața și opera lui Gheorghe Lazăr [vivo kaj verkoj de G. L.], Bukareŝto, 1924.
Scrierile matematice ale lui Gheorghe Lazăr [matematikaj skribaĵoj de G. L.], red. Axente Creangă, Bukareŝto, 1968.
Honoroj |
Pluraj liceoj en Rumanio portas la nomon de Gheorghe Lazăr, interalie la liceo en Sibiu, kie li mem studis en 1801/02.
Same, multaj stratoj en Rumanio estas nomitaj laŭ li, kaj la komunumo Gheorghe Lazăr en distrikto Ialomița.
Sur la granda placo en Sibiu ekde 2006 staras statuo de Lazăr, farita de la skulptisto Radu Aftenie. Ĝis 2006 tie staris alia statuo pri Lazăr de la sama artisto.
Eksteraj ligiloj |
Gheorghe-Lazăr-Kolegio en Bukareŝto
- Bildo de lia tombo
Liceo Gheorghe-Lazăr en Avrig
www.cngl.eu (Gheorghe-Lazăr-Kilegio en Sibio)
Teksto pri li de Ion Heliade Rădulescu en Vikifonto
Bibliotekoj
|
PeEnEo: 77715
- GND: 1018932631
- LCCN: n82000603
- VIAF: 70263656
- ISNI: 0000 0000 8392 3054
- SUDOC: 087574799
|
QYr,78YtDx57Bv6ADECm
Popular posts from this blog
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...