Kajto (muzikgrupo)
Kajto | |
|---|---|
Kajto dum prezentiĝo | |
| Bazaj informoj | |
| Deveno | |
Ĝenroj | popolmuziko, maristaj kantoj |
Aktivaj jaroj | 1989 - nuntempo |
| Parencaj temoj | Esperanto-muziko |
| Retejo | Kajto |
| Membroj | |
Nanne Kalma | |
| Antaŭaj membroj | |
Marita Kruijswijk | |
Kajto estas nederlanda muzikgrupo el Frislando. La repertuaro de Kajto konsistas el vigla popolmuziko, maristaj kantoj, kanonoj kaj popoldancoj. Kajto kantas ĉefe en Esperanto sed ankaŭ nederlande, frise kaj en aliaj lingvoj. Dum la koncertoj la grupo invitas la publikon al kunkantado.
En 2004 la grupo estis premiita per FAME-premio pro sia kontribuo al Esperanto-muziko.
Ilia TTT-a paĝo uzas la neni-sistemon por ĉapelliteroj.
Enhavo
1 Membraro
2 Diskaro
3 Libroj
4 Eksteraj ligiloj
Membraro |
Nanne Kalma: kantado, gitaro, cistero, mandolino, buŝharmoniko, violono
Marita Kruijswijk: kantado, bekflutoj, ŝalmo
Ankie van der Meer: kantado, gitaro, banĝo
Marian Nesse: kantado, akordiono
Diskaro |
La kvin unuaj albumoj de Kajto
- 1989 - Flugdrako
- 1991 - Procesio Multkolora
- 1993 - Tohuvabohuo
- 1999 - Masko
- 2004 - Lokomotivo, rulu nun!
- 2011 - Duope
- 2015 - Flugas
Libroj |
La grupo ankaŭ eldonis du librojn, nome:
Kajto – kanonoj (1995): teksto kaj muziknotoj de 18 kanonoj
Kajto – kantlibro (1995): (kun multe da fotoj kaj muziknotoj)
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo
- Malnova paĝaro
- Elŝuteblaj mp3 dosieroj
- Tekstoj de la kanzonoj
| ||||||