Veluro
Veluro estas ŝtofo produktata per teksado. Dua vefto- aŭ varpo-fadeno estas enmetita.
Tiu ĉi fadeno formas maŝojn, kiuj rezultigas post sia distranĉado la karakterizan fenotipon. La deir-materialo povas esti silko, kotono, tolo, lano aŭ plastoj, ekz.: poliestero, nilono.
En Eŭropo veluro jam aperis en la 13-a jarcento en Italio kiel kovrilo (ekz. por kusenoj) aŭ por pomp-vestaĵo.
Laŭ Francisko Azorín veluro estas Silka, kotona aŭ lana ŝtofo kun mallonga k. densa vilo, ĉu sur la tuta teksaĵo, ĉu nur sur la ornamoj aŭ sur la fono.[1] Li indikas etimologion el la latina vellus, velluris (lano).[2]
Figuraj signifoj |
Ĉeĥoslovaka revolucio en 1989 ("Velura revolucio")
The Velvet Underground ("Velura Subgrundo") usona rokmuzika bando, parta kunlaborado de Andy Warhol
Proverbo |
Ekzistas pluraj proverboj pri veluro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:
„ Ĉe vesto velura suferas stomako. ”
„ Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro. ”
„ Difekton de naturo ne kovros veluro. ”
Referencoj |
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 209.
↑ Azorín, samloke.
↑ [1]