Sankta Hermagoro







monumento pri li en Hermagor, Aŭstrio


Hermagoro - origine Hermagoras, itale Ermagora, slovene Mahor - estas sanktulo de la katolika eklezio, pri kies vivo estas kontraŭdiraj indikoj: probable li naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 304 en la romia urbo Singidunum, la nuntempa Beogrado.


Probable li estis lektoro de la kirko de Singidunum kaj komune kun Fortunato, diakono de la sama kirko, mortis martire. Liaj relikvoj ĉirkaŭ la jaro 400 transportiĝis al Aquileia, kie post la jaro 550 ekestus la legendo, ke Hermagoro estis apostola lernanto, la unua episkopo de Aquileia kaj mortis martire ĉirkaŭ la jaro 70 (jen ekzemple laŭ la germanlingva kristana enciklopedio Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon).





busto pri li el origita arĝento en la katedralo de Gorizia



Alia teorio indikas, ke temis pri du malsamaj personoj, kiuj erare historiografie kunfandiĝis al unu biografio (jen ekzemple laŭ la germanlingva kristana enciklopedio Lexikon für Theologie und Kirche).


Lia vivhistorio en la kripto de la baziliko de Aquileia estas bildigata en imponaj freskoj en venecie bizanca stilo.

















Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto