Universitato de San-Paŭlio




Vidu ankaŭ Universitato de San-Paŭlo.
















































Universitato de San-Paŭlio
Universidade Estadual Paulista

Logo Unesp.svg
Informoj
fondodato

30-a de januaro 1976 (universitato)
speco

publika universitato
lingvo(j)
portugala
Situo
urbo
pluraj urboj de San-Paŭlio
Estraro
gvidanto
Julio Cezar Durigan (en 2016)
Nombroj
nombro de studentoj
46 634
nombro de kunlaborantoj
3 543 profesoroj
Diversaĵoj
retejo

unesp.br







v  d  r


Information icon.svg



La Universitato de San-Paŭlio, portugale Universidade Estadual Paulista (UNESP), "universitato de la subŝtato San-Paŭlo", estas publika universitato en la subŝtato San-Paŭlo aŭ San-Paŭlio de Brazilo. La universitato ekestis en 1976 per kunigo de pluraj malgrandaj esploraj institucioj kaj universitatoj. Per la kunigo ekestis la post la Universitato de San-Paŭlo dua plej granda universitato de Brazilo kaj de Latinameriko.


Multaj de la en 1976 unuigitaj institucioj estis establitaj longe antaŭ la unuiĝo kiel altlernejoj. Aliaj institucioj nur tiam fondiĝis, ekzemple la fakoj pri farmacio kaj dentokuracado. La komencaj fakultatoj estis la Fakultato de Dentokuracado en Araçatuba kaj São José dos Campos, la Fakultato de Agrikulturaj kaj Veterinaraj Sciencoj de Jaboticabal, la Universitato de Inĝenierado kaj Medicino de Botucatu kaj la hodiaŭa UNESP-kampuso Araraquara, kiu estis fondita en 1923 por esplorado en la kampoj de la dentokuracado kaj farmacio, kaj tiel estas la plej longa ekzistanta kampuso de la universitato. La kampuso en Bauru en 1988 estis aldonita al la sistemo.


Pluraj esperantistoj estas docentoj de la universitato. Inter alie la profesia biologo Francisco Stefano Wechsler, kiu en 1965 estis kunfondanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo, estas profesoro pri veterinara medicino en la kampuso de Botucatu.



Eksteraj ligiloj |


  • oficiala retejo









Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto