Triskelo





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri simbolo. Por informoj pri la GNU/Linuksa distribuaĵo, vidu la paĝon Trisquel.



Triskelo


Triskelo (el la greka τρισκέλιον aŭ τρισκελής; «tri-gambaj») estas simbolo reprezentanta tri homajn krurojn (triskeloj de la unua tipo), aŭ tri interplektitajn spiralojn (triskeloj de la dua tipo) aŭ iu ajn alian simbolon kun tri elstarantaj aĵoj, kiuj elvokas ciklan simetrion de grupo.



Simbolo |




Flago de la insulo Man


Ĝi estas la plej elstara Kelta simbolo kaj troviĝas sur la flago de la insulo Man. Ĝi reprezentas tri spiralojn kiuj eliras el la sama centra punkto. Unuaj reprezentadoj estas el la tempo de Tène (dua feraĝo, 5a - 2a jarcento AK).




Flago de Sicilio


La simbolo ankaŭ ekzistas en Sicilio (sama reprezentado, ankaŭ meze de la flago) kaj en Irlando.


En Bretonio, ĝi estis uzata en la religia arkitekturo kaj kiel dekora motivo por la kamparaj mebloj de la pasinta jarcento. Ĝi estis popularigita de la Nacia Movado inter la du mondmilitoj kaj fariĝis la emblemo de diversaj naciaj organizaĵoj kiel la Bretona Nacia Partio.



Eksteraj ligiloj |


  • Pri Bretonio, ties kutimoj, historio kaj simboloj



  • Triskelo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Triskelo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto