Krispo




vidu ankaŭ krispo (biologio): refaldo de la peritoneo, kiu fiksas la diversajn partojn de la intestoj (mezentero, mesoentero)







Filipo la 3-a portretita portanta krispon


Krispo estas kolumo, simpla aŭ duobla, el plisita aŭ rondfaldetita amelita tolo aŭ punto, surmetita ĉefe de viroj, sed ne nur, en la 16a kaj 17a jarcentoj, kaj de virinoj en pli modernaj tempoj. Tiu ornamo de la kutima vesto, propra de altaj sociaj klasoj, videblas ankoraŭ en multnombraj pentraĵoj de monarkoj kaj gravuloj de la menciitaj jarcentoj. Ĉe rifinitaj skoloj pentrartaj, tiu detalo de la vestaro povas iĝi grava ero de la pentraĵo.







Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto