12-a Brazila Kongreso de Esperanto







Bel-Horizonto


Post la 11-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en San-Paŭlo, kun escepta brilo, la indiko de Bel-Horizonto por la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto komence postulis la starigon de altnivela komisiono, inda de la subŝtato Minas-Ĝerajso. Tiel, en novembro 1948 estis elektita la jena organiza kongresa komisiono: Prezidanto s-ro Arnaldo Alencar Araripe; vicprezidanto d-ro Luís Azeredo Coutinho; ĝenerala sekretario Wilson Veado; 1-a sekretario s-ro José Maurício da Silva; 2-a sekretario s-ro Allan Kardec Afonso Costa; 3-a sekretario s-ino Lígia Agrícola Nogueira; 1-a kasisto s-ro Misael Alves Mendes; 2-a kasisto s-ro José de Barros Moreira.


La kongreso okazis inter la 21-a kaj la 28-a de septembro 1949. Krom esperantistoj de preskaŭ la tuta lando ĉeestis ĝin ankaŭ du argentinaj samideanoj, kaj ĉiuj unuanime asertis, ke ĝi estis la plej brila BKE ĝis tiam okazinta. Resume, jen la plej gravaj okazaĵoj de la kongreso:



  • Ĉeesto kaj prelego de la subŝtata estro, Milton Campos, okaze de la solena malfermo;

  • La erudicia parolado de Abner Renault, subŝtata sekretario pri edukado;

  • Bankedo, kiun la urbestro oferdonis al la esperantistoj en la luksa kaj impona jaĥto “Pampulha”;

  • La mirinda parolado de Mário Matos, prezidanto de la Kongreso;

  • Radio-elsendado dum unu horo de la programo “Brazila Kroniko”;

  • Vizito de esperantistoj al la subŝtatestro ĉe “Palaco de la Libereco”;

  • Kora akcepto al esperantistoj pere de Otávio Magalhães, rektoro de Minasa Universitato;

  • Vizito al la Urbodomo de la ĉefurbo, kies konsilantoj aprobis, per urĝa reĝimo, projekton liverante tridek mil kruzerojn al la kongreso;

  • Oficialigo de “Praça Esperanto”;


  • IBGE-eldono de “Historia Skizo de Belo Horizonte”, aŭtoreco de Abílio Barreto, konata historiisto de la urbo, traduko al Esperanto de Antônio Caetano Coutinho; kaj

  • La ferma parolado de Otacílio Negrão de Lima, urbestro de Belo Horizonte.





Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.






Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto