Tenaserim-Montaro
| Tenaserim-Montaro (ภูเขาตะนาวศรี) | |
Banjaran Tenasserim | |
| montaro | |
Bildo ekde la Morto-Trajnvojo super Kvaj-Rivero, Kanĉanaburi-Provinco. | |
| Landoj | Birmo |
|---|---|
| Parto de | Sistemo Hinda-Malaja |
| Plej alta | Tahan-Monto (Malajzio) |
| - alteco | 2 187 m s. m. |
| - koordinatoj | 4°38′00″N 102°14′00″E / 4.633333°N, 102.233333°O / 4.633333; 102.233333 (Tenaserim-Montaro) |
| Longo | 1 670 km (1 038 mi), norden-suden |
| Larĝo | 130 km (81 mi) |
| Geologia konsisto | Granito kaj kalkoŝtono |
| Periodo | Permio, Triaso |
Biomo | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj |
Situo de Tenaserim-Montaro | |
Tenaserim-Montaro (angle : Tenasserim Range; taje ทิวเขาตะนาวศรี Thiokhao Tanaosi ; malaje : Banjaran Tenasserim) estas ĉirkaŭ 1 700 km longa montarĉeno, parto de la Hinda-Malaja montara sistemo [1] en Sudorienta Azio. Malgraŭ la relative malgranda altitudo de tiu montaro, ĝi formas efikan barieron inter Tajujo kaj Birmo en siaj norda kaj centra regionoj [2]. Ekzistas nur du ĉefaj internaciaj vojoj kaj limo-transiroj inter Chumphon kaj Tak, ĉe la Tri Pagodoj-Montpasejo kaj en Mae Sot. Tiu ĉi situas preter la norda ekstremo de la montaro, kie Tenaserimo renkontas Davnan-Montaron. Negravaj limo-transiroj estas Sing Khon, proksime de Prachuap Khiri Khan, kaj Bong Ti okcidente de la urbo Kanchanaburi. La suda parto de la vasta montoĉeno iras preter Kra-Istmo en Malajan Duoninsulon preskaŭ atingante Singapuron. Multaj riveroj havas siajn fontojn en la montaro, sed neniu el ili estas tre longa.
Referencoj |
↑ Encyclopædia Britannica, 1988, volume 10, page 694
↑ International Boundary Study No. 63 - Burma-Thailand Boundary
Vidu ankaŭ |
- Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj
- Tenaserima pino
Eksteraj ligiloj |
angle La geologio de Birmo.
angle Historia informo pri Tenaserim-Montaro.
angle Tenaserim (WWF)