Nova israela siklo
|
|---|
Ŝtato: |
Israelo, Palestinaj teritorioj (vidu tekste)
|
Subdivido: |
100 agoroj
|
Kodo laŭ ISO 4217: |
ILS
|
Mallongigo: |
hebree ₪ (vidu tekste)
|
Ŝanĝokurzo: (la 31-an de oktobro 2010)
|
1 usona dolaro = 3,634 ILS
1 eŭro = 5,0676 ILS
|
v • d • r
|

|
|
La nova israela siklo (aŭ en alia vortordo israela nova siklo, foje esperantlingve ankaŭ nomata "ŝekelo", hebree שקל חדש, prononco Ŝekel Ḥadaŝ, plurale שקלים, ŝekalim, arabe شيقل جديد aŭ شيكل جديد, prononco ŝekel ĝadid, jide ניי שקל) estas la nacia valuto de Israelo. Unu siklo estas dividita je cent agoroj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas ILS. Jam en la antikva epoko la siklo estis la historia valuto de la judoj. La moderna valuto hebree havas la simbolon ₪, kuntiraĵo de la karaktroj ש kaj ח, akronime nomata ח"ש (prononcata "ŝah").
Laŭ artikolo 4 de la Pariza Protokolo de 1994 [1], la nova israela siklo ankaŭ estas oficiala valuto en la Palestinaj teritorioj, sed ties registaro rajtas permesi la uzon ankaŭ de pliaj valutoj: En Cisjordanio la jordania dinaro estas multe uzata, kaj en la Gaza Sektoro la egipta pundo.
Eksteraj ligiloj |
- retejo de la centra banko de Israelo
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Israelo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
|
Valutoj de Azio
|
|---|
Centra |
Kazaĥa tengo • Kirgiza somo • Taĝika somonio • Turkmena manato • Uzbeka somo
|
 |
|---|
Orienta |
Ĉina juano • Honkonga dolaro • Japana eno • Makaa patako • Mongola tugriko • Nord-korea ŭono • Sud-korea ŭono • Nova tajvana dolaro
|
|---|
Norda |
Rusa rublo |
|---|
Suda |
Afgana afganio • Bangladeŝa tako • Butana ngultrumo • Barata rupio (ankaŭ en Butano) • Maldiva rufijao • Nepala rupio • Pakistana rupio (ankaŭ en Afganio) • Srilanka rupio
|
|---|
Sudorienta |
Bruneja dolaro (ankaŭ en Singapuro) • Kamboĝa rielo • Ĉina juano • Indonezia rupio • Laosa kipo • Malajzia ringito • Birma kjato • Filipina peso • Singapura dolaro (ankaŭ en Brunejo) • Tajlanda bahto • Usona dolaro + orienttimoraj centavaj moneroj (Orienta Timoro) • Vjetnama dongo
|
|---|
Okcidenta |
Armena dramo (Montara Karabaĥo) • Azerbajĝana manato • Barejna dinaro • Egipta pundo (ankaŭ en la Gaza Sektoro) • Eŭro (Kipro) • Kartvela lario • Irana rialo • Iraka dinaro • Nova israela siklo (ankaŭ en la Palestinaj teritorioj) • Jordania dinaro (ankaŭ en Cisjordanio) • Kuvajta dinaro • Libana liro • Omana rialo • Rusa rublo (Abĥazio, Sud-Osetio) • Katara rialo • Sauda rialo • Siria pundo • Turka liro (ankaŭ en Norda Kipro) • UAE-dirhamo • Jemena rialo
|
|---|
|