Januaro de 2016
































































januaro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di


1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31




aranĝo de 2019
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en januaro 2016:


2-a de januaro


  • Sauda Arabio Oni ekzekutis en Sauda Arabio preskaŭ 50 prizonulojn, ĉefe ŝijaismaj gravuloj, inter ili Nimr al-Nimr, kio kolerigis ŝijaismajn komunumojn en la tuta mondoregiono de Mezoriento.

7-a de januaro


  • Libio Almenaŭ 47 mortintoj pro atako kontraŭ policejo okcidente de Misrata, Libio.

10-a de januaro


  • Unuiĝinta Reĝlando Mortis angla kantisto David Bowie.

11-a de januaro


  • Hispanio Cristina, fratino de la reĝo de Hispanio, estas juĝata pro koruptado kun aliaj 17 gravuloj.

12-a de januaro



  • Turkio Bomba atenco en la turisma areo de Istanbulo mortigis almenaŭ 10 homojn.


  • Rusio Ruslanda ministro pri defendo Sergej Ŝojgu diris, ke Ruslando ĉi-jare kreos kvin novajn regimentojn de strategiaj nukleaj raketaj armiloj. Ili ankaŭ planas konstrui novajn armeajn objektojn en Arkto.


14-a de januaro



  • Unuiĝinta Reĝlando En la aĝo de 69 jaroj mortis brita aktoro Alan Rickman.


  • Indonezio En Ĝakarto (Indonezio) okazis bomba teroratako kun almenaŭ 7 mortigitoj.


15-a de januaro


  • La interreta enciklopedio Vikipedio festas la 15-an datrevenon de sia ekesto.


  • Germanio La urbo Bornheim en Germanio malpermesis al rifuĝintaj viroj eniron en publikan naĝejon pro vortaj atakoj kontraŭ virinoj okazintaj tie.


  • Aŭstrio Aŭstrio volas ekde fino de la venonta semajno ne plu lasi eniri rifuĝintojn, kiuj ne volos peti azilon en ĝi.


16-a de januaro



  • Tajvano En la balotado de Tajvano venkas la opoziciestro Cai Yingwen, kiu estos la unua ina prezidento de la lando.


  • Burkino En la atenco de kvar teroristoj el Al-Kajdo kontraŭ kafejo kaj hotelo en Uagaduguo mortas 27 homoj, kun 18 diversaj ŝtatanecoj.


22-a de januaro



  • Grekio Ĉirkaŭ 40 mortintoj (inter ili 20 infanoj) dum vrako de rifuĝintoj el Turkio al Grekio.


  • Somalio Ĉirkaŭ 20 mortintoj dum atenco al hotelo en Somalio.


24-a de januaro


  • Ĉina Popola RespublikoJapanioUsono Grandaj neĝoŝtormoj okazigas grandajn problemojn al transportoj kaj ĉiutaga vivo en Ĉinio, Japanio kaj orienta Usono.



  • Januaro de 2016 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Januaro de 2016 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Januaro de 2016 en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)






Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Donsieders

Griza ansero