Okcidenta mevo 'Larus occidentalis' John James Audubon 1839
Aliaj Vikimediaj projektoj
Sistematiko en Vikispecioj
Komunejo pri Okcidenta mevo
v•d•r
La Okcidenta mevo, Larus occidentalis, estas granda blankokapa mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.
Enhavo
1Disvastiĝo kaj specio
2Aspekto
3Kutimaro
4Okcidenta mevo kaj homoj
5Referencoj
6Eksteraj ligiloj
Disvastiĝo kaj specio |
Tiu nearktisa specio reproduktiĝas en la okcidenta marbordo de Norda Ameriko. Ĝi estis antaŭe konsiderata samspecia kun la Flavpieda mevo (Larus livens) de la Kalifornia Golfo. La Okcidenta mevo havas sian teritorion el ŝtatoj usona Vaŝingtono kaj kanada Brita Kolumbio ĝis meksika Kalifornia Duoninsulo -vintre iome disiĝas norden kaj suden, sed ne malproksimen-, kaj pro ties ofteco en la marbirdaj kolonioj de la marbordo de Kalifornio ĝi estas tre bone pristudita specio. Spite tiun oftecon en la okcidenta marbordo de Usono, ĝi meritas atenton por konservadaj bezonoj pro sia malampleksa teritorio (konsidere ke temas pri mevo).
Aspekto |
La Okcidenta mevo estas tipa kaj granda mevo, 60 ĝis 70 cm longa kun enverguro de 120 ĝis 144 cm kaj pezo de 800 ĝis 1250 g kaj blankaj kapo kaj korpo kaj grizaj flugiloj kun nigraj flugilpintoj. Ĝi havas flavan bekon kun ruĝa antaŭfina makuleto (kion la idoj bekofrapas por stimuli manĝigadon). La kruroj estas rozkoloraj kaj la okuloj malhelflavaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la masklo iomete pli granda; la junuloj atingas plenkreskan plumaron post kvar jaroj. Ili estas brunaj, kun beko, vosto kaj okuloj malhelaj.
Ĝi parence similŝajnas kun la Ardezdorsa mevo (Larus schistisagus). En la nordo de sia teritorio ekzistas hibridiĝa zono kun sia proksima parenco la Blugriza mevo (Larus glaucescens).
Kutimaro |
Idoj
La Okcidenta mevo estas nurmara mevo kiu tre rare troviĝas interne. Ĝi reproduktiĝas en marbordaj insuloj kaj rokoj kaj en insuloj de estuaroj; krome ekzistas grava kolonio en la insulo Alcatraz de la golfeto San Francisco. En kolonioj, longdaŭraj paroj agreseme defendas territorion kies bordoj povas iomete ŝanĝiĝi el jaro al jaro, sed kiu pluekzistos dum la vivo de la masklo. Tiu specio tipe vivas 15 jarojn, sed ĝi povas vivi ĝis 25 jarojn.
Tiu specio estas monogama kaj fidela kaj al partnero kaj al teritorio. La nesto estas konstruita el planteroj kaj ajna materialo en la teritorio foje protektita de rokoj. La ino demetas tri ovojn. Tiuj ovoj estos kovataj de ambaŭ gepatroj dum unu monato. La idoj post eloviĝo restas en la teritorio ĝis kiam ili ekflugas. Se unu el ili eniras eventuale en la teritorion de alia mevo, tre verŝajne estos mortigata de ties teritorio. La mortebleco de idoj estas alta kaj mezaveraĝe unu ido survivas ĉiun demetadon. Male, foje abandonitaj idoj povas esti adoptitaj de aliaj mevoj. Ankaŭ foje oni observis parojn formitajn ne de masklo kaj ino sed de du inoj, tiam unu el ili kondutis kvazaŭ masklece.
La Okcidenta mevo manĝas en pelaga (mara) kaj intertajda medio. En maro ili manĝas fiŝojn kaj senvertebrulojn kiel krilo, kalmaroj kaj meduzoj. Ili ne scipovas plonĝi kaj manĝas nur surface. Surtere ili manĝas kadavraĵojn de fokoj kaj korkonkojn, lapojn kaj helikojn en la intertajda zono; moluskojn forĵetas kontraŭ rokojn por rompi ilin. Ili ankaŭ profitas manĝaĵojn lasitajn de homoj. Foje ili povas predanti idojn kaj eĉ plenkreskulojn de aliaj specioj. La specio estas tiom oportunema kaj maltimida, ke oni diras, ke melkas lakton el la dormantaj fokopatrinoj.
Okcidenta mevo kaj homoj |
Okcidenta mevo de proksime.
Okcidenta mevo en San Francisco.
Insulo Alcatraz estas hejmo de multnombra kolonio de Okcidenta mevo
La Okcidenta mevo ne estas nune konsiderata minacata. Tamen ili havas kiel mevo malampleksan teritorion. La loĝantaro malpliiĝis en la 19a jarcento pro ovokolektado por la kreskanta urbo San Francisco. Kolonioj de Okcidenta mevo suferis ankaŭ pro ĝenado kiam ili estis uzataj kiel lumturoj aŭ, ĉe kazo de Alcatraz, kiel prizono.
La Okcidenta mevo estas tre agresema defendante sian teritorion kaj pro tio ili povas esti forpleitaj kiel minaco. Ili povas suferi ankaŭ klimatajn malfacilaĵojn kiel El Niño aŭ pro petrola poluado.
La Okcidenta mevo estis “ĉefrolulo” en fama filmo de Alfred Hitchcock The Birds (La Birdoj), kiu estis filmita en Bodega, Kalifornio. La plej granda kolonio de Okcidenta mevo en insuloj Farallon situas je 35 mejlojn sudokcidente de Bodega.
Referencoj |
BirdLife International (2004). Larus occidentalis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
Pierotti, R. J., and C. A. Annett. 1995. Western Gull (Larus occidentalis). In The Birds of North America, No. 174 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, and The American Ornithologists’ Union, Washington, D.C.
Eksteraj ligiloj |
Okcidenta mevo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Kategorio Okcidenta mevo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Okcidenta mevo en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)
Mallongbeka tringo aŭ Mallongbeka galinaga tringo (Limnodromus griseus) ~ Longbeka tringo aŭ Longbeka galinaga tringo (Limnodromus scolopaceus) ~ Azia tringo aŭ Azia galinaga tringo (Limnodromus semipalmatus)
Galinagoj
Coenocorypha
Galinago de Chatham (Coenocorypha pusilla) ~ Novzelanda galinago aŭ Subantarkta galinago (Coenocorypha aucklandica) ~ Galinago de insulo Campbell (Coenocorypha sp.)
Nigra ŝtonturnulo (Arenaria melanocephala) ~ Koluma ŝtonturnulo (Arenaria interpres)
Skolopoj
Eŭrazia skolopo (S. rusticola) ~ Amamia skolopo (S. mira) ~ Bukidna skolopo aŭ Filipina skolopo (S. bukidnonensis) ~ Malhela skolopo (S. saturata) ~ Celebesa skolopo (S. celebensis) ~ Moluka skolopo (S. rochussenii) ~ Amerika skolopo (S. minor)
Falaropedoj
Ruĝa falaropo aŭ Dikbeka falaropo (P. fulicaria) ~ Ruĝkola falaropo aŭ Maldikbeka falaropo (P. lobatus) ~ Vilsona falaropo aŭ Trikolora falaropo (P. tricolor)
Alcázar de San Juan Flago Blazono Administrado Lando Hispanio Ŝtato Hispanio Regiono Kastilio-Manĉo Provinco Ciudad Real (Reĝurbo) Distrikto Kamparo de Sankta Johano Komarko Manĉa Centro Patrono Kronita Virgulino de la Rozario Poŝtkodo 13600 [+] Retpaĝaro [1] Politiko Loka registaro PP ( Popola Partio ) Urbestro Diego Ortega Abengózar Demografio Loĝantaro 29,693 (en 2 010) Loĝdenso 44,53 loĝ./km² Geografio Koordinatoj 39°23′25″N 3°12′20″U / 39.39028°N , 3.20556°U / 39.39028; -3.20556 ( Alcázar de San Juan ) Alto 644 m Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Areo 666.78 km² Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Horzono UTC+01:00 [+] DMS Alcázar de San Juan Alia projekto Vikimedia Komunejo Alcázar de San Juan [+] v • d • r Urbodomo Statuo de Cervantes Preĝejo de San...
Donsieders DMS Federacia lando Rejnlando-Palatinato Distrikto Distrikto Südwestpfalz Komunumaro Verbandsgemeinde Rodalben Urborajtoj Setleja komunumo ( Ortsgemeinde ) Koordinatoj 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Koordinatoj: 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Alto super la marnivelo 320 m Areo 9,03 km² Loĝantaro 960 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] Telefona antaŭkodo 06333 Poŝtkodo 66978 Aŭtomobila kodo PS Oficiala Municipokodo 07340007 Komunumestro Albert Wilhelm Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister Adreso de la administrejo Am Rathaus 9 66976 Rodalben Oficiala retejo http://www.donsieders.de v • d • r Donsieders estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la...
Griza ansero Okcidenta griza ansero ( Anser anser anser ) Biologia klasado Regno: Bestoj Animalia Filumo: Ĥorduloj Chordata Klaso: Birdoj Aves Ordo: Anseroformaj Anseriformes Familio: Anasedoj Anatidae Genro: Ansero Dunomo Anser anser (Linnaeus, 1758) Konserva statuso Konserva statuso: Malplej zorgiga Subspecioj A. a. anser Okcidenta griza ansero A. a. rubrirostris Orienta griza ansero A. a. domesticus Endomigita ansero Aliaj Vikimediaj projektoj Sistematiko en Vikispecioj Komunejo pri Griza ansero v • d • r La Griza ansero ( Anser anser ) estas granda birdo (75–89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser . Ĝi estis en antaŭ-Linea tempo konata kiel Natura ansero ("Anser ferus"). Ĉefe tiu specio estas praulo de la Bredansero en Eŭropo kaj Nordameriko, iel ku...