Aŭko estas tipo de holarktisa marbirdo, sed temas pri vorto kiu povas utili por nomigi la tutan familion de Aŭkedoj, la genron Alca, de kiu latinlingva vorto devenas Aŭko kaj la konatan specion, nome Aŭko, Alca torda, kiu estas granda Aŭkedo, 38-43 cm longa, kun enverguro de 60-69 cm. Ĝi estas la ununura membro de la genro Alca. Ĝi kapablas flugi[1][2].
Enhavo
1Aspekto
2Disvastiĝo kaj kutimoj
3Referencoj
4Loĝejoj
5Evoluado kaj prahistoriaj specioj
Aspekto |
La Aŭkoj estas nordatlantikaj akvobirdoj el la ordo de Ĥaradrioformaj, kun larĝa flankebena beko, pinta vosteto kaj kruroj malantaŭe lokiĝintaj. Plenkreskuloj estas nigraj supre kaj blankaj en brusto kaj ventro. La larĝa nigra beko finas per larĝa kaj malakra pinto. La vosto estas pinta kaj pli longa ol tiu de Urio; dumnaĝe ĝi aperas levata. Vintre la nigra vizaĝo blankiĝas. Krome estas aliaj mallarĝegaj blankaj strioj laŭlonge de la supra bekobazo, transe antaŭ la bekopinto kaj preskaŭ fine de la dorso antaŭ la vostokomenco. La kapo estas fortika kaj la kolo mallonga kaj dika. Junuloj havas blankan vizaĝon, ne tiom larĝan bekon kaj sen blankaj strioj.
Disvastiĝo kaj kutimoj |
Ties reprodukta medio estas insuloj, rokaj strandoj kaj klifoj en marbordoj de norda Atlantiko, en orienta Norda Ameriko kaj tiom sude kiom ĝis Majno en Usono kaj en okcidenta Eŭropo el nordokcidenta Rusio al norda Francio. Ili kutime nestumas en kolonioj kaj la ino demetas la ovojn sur roko aŭ grundo.
Nordamerikaj birdoj migras maren kaj suden el la Grand Banks de Novlando ĝis Nova Anglio. Ankaŭ Eŭraziaj birdoj vintras mare, kun kelkaj translokiĝante tiom suden kiom ĝis okcidenta Mediteraneo.
Tiuj birdoj manĝas per subnaĝado. Ili nutras sin ĉefe per fiŝoj, kiel sablofiŝoj, haringoj kaj ermelinoj, ankaŭ kelkaj krustuloj kaj marvermoj.
Aŭko, Røst, Norvegio
Aŭko kaj Urioj, Runde, Norvegio
Referencoj |
↑ Petit Pingouin ou Pingouin torda (france). oiseaux-birds.com. Alirita 14-12-2017.
↑ [1] Pingouin torda (france)
Loĝejoj |
Alca torda
Lokoj kie oni konas ĉeeston de Aŭkoj:
Insuloj Staple, Farne, okcidentaj kaj nordorinetaj Britaj Insuloj – ĉefe dum reprodukta sezono el majo ĝis mezjulio. Ref per mapo: RSPB.org.uk
Grímsey, Islando (66°N lat)
Evoluado kaj prahistoriaj specioj |
Kvankam Aŭko estas la ununura vivanta specio, la genro Alca havis plian diversecon en la Plioceno. Laŭ nuna kono la genro ŝajnas estis evoluinta en okcidenta Norda Atlantiko aŭ la nuna Karibo, kun prauloj atingintaj la tiaman ankoraŭ malferman Istmo de Panamo dum la Mioceno (Bédard, 1985). Oni trovis fosiliojn de:
Alca antiqua (Malfrua Mioceno/frua Plioceno ĉe Lee Creek Mine, Usono)
Alca sp. ( Malfrua Mioceno/frua Plioceno ĉe Lee Creek Mine, Usono) - eble A. Stewarti
Alca stewarti (frua Plioceno ĉe Belgio)
Alca ausonia (Yorktown frua Plioceno ĉe Lee Creek Mine, Usono - Meza Plioceno ĉe Italio).
Alca sp. (Puerto de Mazarrón Plioceno ĉe El Alamillo, Hispanio) - eble A. antiqua aŭ A. ausonia
Mallongbeka tringo aŭ Mallongbeka galinaga tringo (Limnodromus griseus) ~ Longbeka tringo aŭ Longbeka galinaga tringo (Limnodromus scolopaceus) ~ Azia tringo aŭ Azia galinaga tringo (Limnodromus semipalmatus)
Galinagoj
Coenocorypha
Galinago de Chatham (Coenocorypha pusilla) ~ Novzelanda galinago aŭ Subantarkta galinago (Coenocorypha aucklandica) ~ Galinago de insulo Campbell (Coenocorypha sp.)
Nigra ŝtonturnulo (Arenaria melanocephala) ~ Koluma ŝtonturnulo (Arenaria interpres)
Skolopoj
Eŭrazia skolopo (S. rusticola) ~ Amamia skolopo (S. mira) ~ Bukidna skolopo aŭ Filipina skolopo (S. bukidnonensis) ~ Malhela skolopo (S. saturata) ~ Celebesa skolopo (S. celebensis) ~ Moluka skolopo (S. rochussenii) ~ Amerika skolopo (S. minor)
Falaropedoj
Ruĝa falaropo aŭ Dikbeka falaropo (P. fulicaria) ~ Ruĝkola falaropo aŭ Maldikbeka falaropo (P. lobatus) ~ Vilsona falaropo aŭ Trikolora falaropo (P. tricolor)
Alcázar de San Juan Flago Blazono Administrado Lando Hispanio Ŝtato Hispanio Regiono Kastilio-Manĉo Provinco Ciudad Real (Reĝurbo) Distrikto Kamparo de Sankta Johano Komarko Manĉa Centro Patrono Kronita Virgulino de la Rozario Poŝtkodo 13600 [+] Retpaĝaro [1] Politiko Loka registaro PP ( Popola Partio ) Urbestro Diego Ortega Abengózar Demografio Loĝantaro 29,693 (en 2 010) Loĝdenso 44,53 loĝ./km² Geografio Koordinatoj 39°23′25″N 3°12′20″U / 39.39028°N , 3.20556°U / 39.39028; -3.20556 ( Alcázar de San Juan ) Alto 644 m Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Areo 666.78 km² Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Horzono UTC+01:00 [+] DMS Alcázar de San Juan Alia projekto Vikimedia Komunejo Alcázar de San Juan [+] v • d • r Urbodomo Statuo de Cervantes Preĝejo de San...
Donsieders DMS Federacia lando Rejnlando-Palatinato Distrikto Distrikto Südwestpfalz Komunumaro Verbandsgemeinde Rodalben Urborajtoj Setleja komunumo ( Ortsgemeinde ) Koordinatoj 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Koordinatoj: 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Alto super la marnivelo 320 m Areo 9,03 km² Loĝantaro 960 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] Telefona antaŭkodo 06333 Poŝtkodo 66978 Aŭtomobila kodo PS Oficiala Municipokodo 07340007 Komunumestro Albert Wilhelm Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister Adreso de la administrejo Am Rathaus 9 66976 Rodalben Oficiala retejo http://www.donsieders.de v • d • r Donsieders estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la...
Griza ansero Okcidenta griza ansero ( Anser anser anser ) Biologia klasado Regno: Bestoj Animalia Filumo: Ĥorduloj Chordata Klaso: Birdoj Aves Ordo: Anseroformaj Anseriformes Familio: Anasedoj Anatidae Genro: Ansero Dunomo Anser anser (Linnaeus, 1758) Konserva statuso Konserva statuso: Malplej zorgiga Subspecioj A. a. anser Okcidenta griza ansero A. a. rubrirostris Orienta griza ansero A. a. domesticus Endomigita ansero Aliaj Vikimediaj projektoj Sistematiko en Vikispecioj Komunejo pri Griza ansero v • d • r La Griza ansero ( Anser anser ) estas granda birdo (75–89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser . Ĝi estis en antaŭ-Linea tempo konata kiel Natura ansero ("Anser ferus"). Ĉefe tiu specio estas praulo de la Bredansero en Eŭropo kaj Nordameriko, iel ku...