Miĥael Giŝpling




Mikaelo Giŝpling (ruse Гишплинг Михаил Яковлевич, naskiĝis en 1924, mortis la 26-an de septembro 2017) estis rusia kaj sovetia esperantisto, poste israelano. Esperantistiĝis en 1943. Giŝpling estis inĝeniero-kemiisto. Li fondis en 1957 kaj gvidis Moskvan junularan Esperanto-klubon "Fajrero". Li ankaŭ estis poeto, kiu apartenis al la Moskva skolo de Esperanto-poezio.



Verkoj |


Poeziaj libroj, verkitaj de li:



  • 1994 : El sisma zono

  • 1999 : Eola harpo

  • 2003 : Tie ĉi tie

  • 2008 : Vespere



Vidu ankaŭ |


  • Fajrero (klubo)






Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.



Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Donsieders

Griza ansero