Surfaca normalo




En matematiko, surfaca normalo (aŭ normalo, aŭ prefereble[1]ortanto) al surfaco estas tri-dimensia vektoro, kiu estas perpendikulara al la surfaco en donita punkto. Por ne-ebena surfaco, ĝi estas perpendikulara al la tanĝanta ebeno al la surfaco je donita punkto. La vorto normala estas ankaŭ uzita kiel adjektivo kaj ankaŭ substantivo kun ĉi tiu signifo: linio normala al ebeno, la normala komponanto de forto, la normala vektoro, kaj tiel plu.




Surfacaj normaloj al diversaj punktoj de surfaco




Surfaca normalo kaj tanĝanta ebeno




Enhavo






  • 1 Kalkulado de surfaca normalo


  • 2 Unikeco


  • 3 Uzoj


  • 4 Referencoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Kalkulado de surfaca normalo |


Por plurlatero, surfaca normalo povas esti kalkulita kiel vektora produto de iuj du ne paralelaj lateroj de la plurlatero.


Se surfaco S estas parametrigita kiel w(s, t), kie s kaj t estas reelaj variabloj, tiam normala estas donita per vektora produto de la partaj derivaĵoj


x∂x∂t{displaystyle {partial mathbf {x} over partial s}times {partial mathbf {x} over partial t}}

Se surfaco S estas donita implice, kiel la aro de punktoj (x, y, z) tiaj ke F(x, y, z)=0, tiam normalo je punkto (x, y, z) sur la surfaco estas donita per la gradiento


F(x,y,z){displaystyle nabla F(x,y,z)}

Teil, por ebeno donita per la ekvacio ax+by+cz=d, la vektoro (a, b, c) estas normalo.


Se surfaco ne havas tanĝantan ebeno je punkto, ĝi ne havi normalon je la punkto. Ekzemple, konuso ne havas normalon je sia apekso.



Unikeco |




Surfacaj normaloj kun malsamaj direktoj


Surfaco normala je punkto al surfaco ne havas unika direkto; la vektoro kun la kontraŭa direkto de surfaca normalo estas ankaŭ surfaca normalo. Por fermitaj surfacoj (kiel sfero), la surfaco normala estas kutime difinita al esti montranta eksteren.



Uzoj |



  • Surfaca normalo estas esenca en difino de surfaca integralo de vektora kampo.

  • Surfaca normalo estas kutime uzata en komputila 3D grafiko por kalkuloj de lumigiteco (heleco) de surfacoj.



Referencoj |





  1. Vidu en ReVo [1]




Eksteraj ligiloj |



  • Ekspliko de normalaj vektoroj je MSDN





Portala ikono Portalo pri Matematiko








Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Donsieders

Griza ansero