Pyrénées-Atlantiques
| Pyrénées-Atlantiques | |
|---|---|
| Administrado | |
Lando | |
Regiono | Nova Akvitanio |
| Numero | 64 |
Prefektejo | Pau |
Subprefektejoj | Bayonne Oloron-Sainte-Marie |
Prezidanto de la departementa konsilio | Jean-Jacques Lasserre |
Prefekto | Pierre-André Durand |
| Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 664 057 (2013) |
Loĝdenso | 86,9 loĝ./km2 |
Areo | 7 645 km2 |
| Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 27 |
Komunumaroj | 35 |
Komunumoj | 547 |
Pyrénées-Atlantiques [piʁene atlɑ̃tik] aŭ Atlantikaj Pireneoj estas unu el la departementoj de la franca regiono Nova Akvitanio. Ĝi etendiĝas sur 7 645 km2 ĉe la pirenea montoĉeno, kaj havas 664 057 loĝantojn[1]. La prefektejo (ĉefurbo) estas Pau.
La departemento havas entute 547 komunumojn.
Pyrénées-Atlantiques havas landlimojn kun la departementoj Landes, Gers, Hautes-Pyrénées sed ankaŭ kun Hispanio. La departemento havas plie marbordon ĉe la Atlantika Oceano, funde de la Biskaja Golfo.
Mapo de la departemento
Notoj kaj fontoj |
↑ Insee. Chiffres clés : Département des Pyrénées-Atlantiques (64) (france). Alirita la 11-an de marto 2013.
Vidu ankaŭ |
- Komunumoj de Pyrénées-Atlantiques
Eksteraj ligiloj |
- Departementa konsilio de Pyrénées-Atlantiques
- Prefektejo de Pyrénées-Atlantiques
| ||||||||||||||