Dolný Kubín, hungare Alsókubin, germane Unterkubin estas urbo en Slovakio.
Ĉefplaco de Dolný Kubín
Enhavo
1Geografio
2Historio
3Vidindaĵoj
4Famuloj
Geografio |
Dolný Kubín situas en valo en ambaŭ bordoj de Oravo.
Historio |
La urbo estis loĝata dum la bronzepoko, poste la keltoj konstruis fortikaĵon. Antaŭ la hungaroj ĝi apartenis al Granda Moravio. La unua mencio devenis el 1235 en formo "Kolbin". En la 16-a j.c. germanoj alvenis. En 1632 Kubín urbiĝis, en 1633 ĝi ricevis foirorajton, en 1683 iĝis departementejo de Árva (reĝa departemento), sed ĝuste en tiu jaro la pola-litvana armeo detruis ĝin. Tamen fine de la 18-a j.c. ĝi estis grava kampurbo, havanta hospitalon. Okazis incendioj en 1834, 1893, 1895. Ĉirkaŭ la urbeto oni kultivis ankaŭ tritikon. 1849 la hungara armeo venkis la slovakajn taĉmentojn. En 1910 loĝis en Alsókubin 1821 homoj (1055 slovakoj, 471 hungaroj kaj 245 germanoj). Post Traktato de Trianon Dolný Kubín iĝis parto de Ĉeĥoslovakio.
Vidindaĵoj |
katolika preĝejo omaĝe al Aleksandria Sankta Katalina el la 14-a j.c.
luterana templo el 1894
baroka departementa domo el la 17-a j.c., nun kulturdomo
kolona ponto el 1795
biblioteko
Famuloj |
en 1821 naskiĝis slovaka poeto Ján Matuška
ĉi tie estas entombigita slovaka poeto Pavol Országh Hviezdoslav
en la tiama Alsókubin naskiĝis:
hungara balneologo Miklós Szontagh (1843)
hungara grafikisto József Tyroler
hungaraj historiistoj Adorján Divéky kaj József Holub
luterana episkopo György Ambrózy (predikisto)
hungara-cigana pentristo kaj poeto János Balázs (pentristo, poeto)
Alcázar de San Juan Flago Blazono Administrado Lando Hispanio Ŝtato Hispanio Regiono Kastilio-Manĉo Provinco Ciudad Real (Reĝurbo) Distrikto Kamparo de Sankta Johano Komarko Manĉa Centro Patrono Kronita Virgulino de la Rozario Poŝtkodo 13600 [+] Retpaĝaro [1] Politiko Loka registaro PP ( Popola Partio ) Urbestro Diego Ortega Abengózar Demografio Loĝantaro 29,693 (en 2 010) Loĝdenso 44,53 loĝ./km² Geografio Koordinatoj 39°23′25″N 3°12′20″U / 39.39028°N , 3.20556°U / 39.39028; -3.20556 ( Alcázar de San Juan ) Alto 644 m Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Areo 666.78 km² Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Horzono UTC+01:00 [+] DMS Alcázar de San Juan Alia projekto Vikimedia Komunejo Alcázar de San Juan [+] v • d • r Urbodomo Statuo de Cervantes Preĝejo de San...
Donsieders DMS Federacia lando Rejnlando-Palatinato Distrikto Distrikto Südwestpfalz Komunumaro Verbandsgemeinde Rodalben Urborajtoj Setleja komunumo ( Ortsgemeinde ) Koordinatoj 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Koordinatoj: 49°15′54″N 7°38′34″O / 49.265°N , 7.64278°O / 49.265; 7.64278 ( Donsieders ) Alto super la marnivelo 320 m Areo 9,03 km² Loĝantaro 960 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] Telefona antaŭkodo 06333 Poŝtkodo 66978 Aŭtomobila kodo PS Oficiala Municipokodo 07340007 Komunumestro Albert Wilhelm Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister Adreso de la administrejo Am Rathaus 9 66976 Rodalben Oficiala retejo http://www.donsieders.de v • d • r Donsieders estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la...
Griza ansero Okcidenta griza ansero ( Anser anser anser ) Biologia klasado Regno: Bestoj Animalia Filumo: Ĥorduloj Chordata Klaso: Birdoj Aves Ordo: Anseroformaj Anseriformes Familio: Anasedoj Anatidae Genro: Ansero Dunomo Anser anser (Linnaeus, 1758) Konserva statuso Konserva statuso: Malplej zorgiga Subspecioj A. a. anser Okcidenta griza ansero A. a. rubrirostris Orienta griza ansero A. a. domesticus Endomigita ansero Aliaj Vikimediaj projektoj Sistematiko en Vikispecioj Komunejo pri Griza ansero v • d • r La Griza ansero ( Anser anser ) estas granda birdo (75–89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser . Ĝi estis en antaŭ-Linea tempo konata kiel Natura ansero ("Anser ferus"). Ĉefe tiu specio estas praulo de la Bredansero en Eŭropo kaj Nordameriko, iel ku...