Profundometro
Cifereca profundometro kombina kun montraparato (indikilo) de tempo kaj temperaturo, ankaŭ aludita kiel "funda tempilo"
Profundometro aŭ profundosentilo estas premsentilo, kiu montras la ekvivalenton al profundo en akvo. Ĝi estas ilo por subnaĝado ofte uzata de plonĝistoj.
Plej modernaj plonĝaj profundometroj havas elektronikajn mekanismojn kaj ciferecan montrilon. Pli malnovaj tipoj uzis mekanikajn mekanismojn kaj analogan montradon.